Altevatnet

lago en Norvegio

Altevatnet (samee Álddesjávri) estas la 11-a plej granda lago de Norvegio, kun surfaco de ĉirkaŭ 80 km². La lago estas proksimume 35 km longa kaj averaĝe 2 km larĝa. Ĝi situas en komunumo Bardu kaj estas la plej granda lago en la malnova provinco Troms, ekde 2020 en pli larĝa nova provinco Troms og Finnmark. La lago estas reguligata. La surfaco kuŝas 489 m super la marnivelo. Akvo el la lago elfluas en riveron Barduelva, kiu elfluas en riveron Målselva, kiu siavice elfluas en fjordon Malangen.

Altevatnet
baraĵlago
Situo Bardu, Troms, Norvegio
Ĉefaj elfluoj Barduelva
Landoj de la baseno Norvegio
Datenoj
Koordinatoj 68° 29′ 39″ N, 19° 42′ 49″ O (mapo)68.49416666666719.713611111111Koordinatoj: 68° 29′ 39″ N, 19° 42′ 49″ O (mapo)
Altevatnet (Troms og Finnmark)
Altevatnet (Troms og Finnmark)
DEC
Altevatnet
Altevatnet
Map
Altevatnet
Supermara alteco f1489 m
Surfaca areo 80 km²dep1f5
Maksimuma longo 35 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 2 kmdep1f7
Akva volumeno 1,027 km³dep1f8
Averaĝa profundo 99 mf11
vdr

Pro la reguligado la surfaca nivelo varias inter 489 kaj 472 metroj kaj la maksimuma profundo inter 99 kaj 82 metroj.

Vidu ankaŭ redakti

 
panoramo