Altlernejo Ferenc Gál

La Altlernejo Ferenc Gál (hungare: Gál Ferenc Főiskola) estas provinca teologia altlernejo en Szeged. La posedanto estas diocezo de Szeged-Csanád.

Altlernejo Ferenc Gál
Situo
lando Hungario
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

Historio redakti

Episkopo Gyula Glattfelder fondis la seminarion, kie la instruado komenciĝis en 1930. La pedagogoj estis jezuitoj, sed en 1950 ili estis forigitaj. La korespondanta edukado (kiel nova eduka ebleco) komenciĝis en 1983. La altlernejo ekde 1995 ricevis permeson doni oficialajn bakalaŭrojn. En 2008 la altlernejo prenis la nomon de Ferenc Gál. En 2014 pedagogia fakultato en Szarvas aliĝis al la altlernejo, en la sekva jaro ankaŭ agrikultura de Mezőtúr. Apartenaĵoj de la altlernejo estas praktikada bazlernejo, infanĝardeno kaj infanvartejo en Szarvas kaj faklernejo-gimnazio-kolegio en Békés (urbo).

En Szarvas en la 18-a jarcento oni fondis katolikan lernejon, kiu funkciis ĝis la socialisma erao, poste ĝi estis levita al fakultato de pedagogia instruado. Oni edukis ankaŭ infanĝardenistojn kaj infanvatejistojn. La celo ne ŝanĝiĝis post la aliĝo, tamen nun la instruado daŭras en kristana etoso.

Fakultatoj redakti

La altlernejo havas fakultatojn pri:

  • teologio
  • sociologio
  • pedagogio

Elektitaj studentoj redakti

Elektitaj instruistoj redakti

Fontoj redakti