Universitato János Kodolányi
La Universitato János Kodolányi hungare Kodolányi János Egyetem estas provinca universitato (iam altlernejo) en Hungario en Székesfehérvár, sed kampusoj funkcias en Budapeŝto, Siófok kaj Orosháza. La hungara mallongigo estas KJE.
Universitato János Kodolányi | ||
---|---|---|
universitato | ||
kromnomo | Altlernejo János Kodolányi | |
moto | Komunumo. Scio. Sperto. Sukceso. #Kune ni ŝanĝas al realeco | |
Informoj | ||
fondodato | 1992 | |
speco | privata universitato | |
lingvo(j) | Hungara lingvo | |
Situo | ||
lando | Hungario | |
urbo | Orosháza, Hungario | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 3 000 (2017) | |
adreso | 5900 Orosháza, Gyopárosi út 3/f. | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Historio redakti
La altlernejo estis fondita en 1992, en la lernojaro eklernis 147 studentoj. La municipo donacis konstruaĵon por la kampuso, ĉar en la urbo ĝis tiam mankis altlernejo aŭ universitato. La edukejo dekomence prenis la nomon János Kodolányi, ĉar la verkisto ligiĝis al la urbo. En 1994 startis la propra radiodissendo por la tuta urbo, kie la lernantaj raportistoj paraktikadis. En 1997 propra mezlernejo ekfunkciis, en la sama jaro fakultato en Siófok, en la sekva jaro kampuso en Budapeŝto. En Orosháza (apud Gyopárosfürdő) en 2004 komenciĝis la lernado. En 2017 loko de la kampuso estis transmetita al Orosháza, En la sekva jaro la altlernejo estis altrangigita universitato.
Kapacito redakti
En la altlenejo instruas preskaŭ 200 pedagogoj 3500 studentojn en 11 katedroj.
Eduka strukturo redakti
- BA, BSc lernadoj: pri eduko-scienco, pedagogio, turismo-gastigado, komunikado
- MA, MSc lernadoj: pri turismo, entreprenado, kultureduko
Elektitaj instruistoj redakti
Elektitaj studentoj redakti
Fontoj redakti
- oficiala paĝo Arkivigite je 2017-10-02 per la retarkivo Wayback Machine hungare, angle ruse
- [1] hungare