Altomünster

komunumo en Bavario, Germanio

Altomünster estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dachau kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8064 loĝantojn.

Altomünster
Blazono
Altomünster (Germanio)
Altomünster (Germanio)
DEC

Map

foira komunumo en Germanio • Foira komunumo • urbo • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Dachau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08254
Poŝtkodo 85250
Aŭtomobila kodo DAH
Oficiala Municipokodo 09174111
Subdivido 47 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Anton Kerle
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Markt Altomünster
St. Altohof 1
Demografio
Loĝantaro 8064 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 23′ N, 11° 15′ O (mapo)48.38333333333311.25Koordinatoj: 48° 23′ N, 11° 15′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 518 m
Areo 75,79 km²
Oficiala retejo http://www.altomuenster.de
vdr

La bazareja komunumo Altomünster konsistas el la sidejo (ankaŭ alfabete la unua) kaj 47 pliaj setlejoj: Altomünster, Arnberg, Asbach, Breitenau, Deutenhofen, Erlach, Erlau, Freistetten, Haag, Halmsried, Hohenried, Hohenzell, Humersberg, Hutgraben, Irchenbrunn, Kiemertshofen, Lauterbach, Lichtenberg, Maisbrunn, Obererlach, Oberndorf, Oberschröttenloh, Oberzeitlbach, Ottelsburg, Ottmarshausen, Pfaffenhofen, Pipinsried, Plixenried, Radenzhofen, Rametsried, Randelsried, Reichertshausen, Röckersberg, Rudersberg, Ruppertskirchen, Schauerschorn, Schielach, Schloßberg, Schmarnzell, Schmelchen, Sengenried, Stumpfenbach, Teufelsberg, Thalhausen, Übelmanna, Unterzeitlbach, Wollomoos kaj Xyger.

la monaĥeja kirko

En Altomünster troviĝas monaĥinejo pri la sveda sanktulino Sankta Birgita, unu el nur du tiaj en Germanio. La blazono de Altomünster montras la legendan abaton Alto, tenantan preĝejon, sub kiu estas ora ŝildo kun lilio.

La precipa tervoja ligilo de Altomünster estas la distrikta vojo DAH 2, kiu ligas ĝin al la ŝtataj vojoj St 2050 oriente (ĉe Langenpettenbach) kaj 2047 okcidente. De 1913 ekzistas fervoja linio al Dachau; en 2014 ĝi estis elektrigita. Ĉiuhore alvenas kaj reiras unu aŭ du trajnoj.

Nagyvenyim-Placo

Ĝemelkomunumoj redakti

Laŭ sia hungara ĝemela komunumo Altomünster nomis placeton en la centro.

Urboamikecoj:

  • Vadstena (Svedio): Tie estis la patra (fondinta) monaĥejo de tiu de Altomünster.
  • Tscherms (Italio): Tie la monaĥejo de Altomünster iam havis posedaĵojn, interalie vitejojn.