Altvalo nomiĝas valo en la supera triono de montaro. Ekzemploj estas la Valo de Katmandu en la Himalajo sur alto de 1350 m kaj la Engadino kun Sankta Maŭrico sur 1856 m en la Svisaj Alpoj aŭ la Valo de Tannheim kun alto de 1100 m en Aŭstrio.