Altwis

komunumo de Svislando

Altwis estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 352 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Altwis
Blazono de Altwis
Altwis
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 14′ 20″ N 8° 15′ 0″ O / 47.23889 °N, 8.25000 °O / 47.23889; 8.25000 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 20″ N 8° 15′ 0″ O / 47.23889 °N, 8.25000 °O / 47.23889; 8.25000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 352
Areo 2,90 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 6286
Komunumkodo 1022
Mapo de Altwis
vdr

Geografio redakti

Altwis situas en la valo Seetal sur la ebenaĵo inter la Lago de Baldegg kaj la Lago de Hallwil laŭlonge de la strato de Hochdorf al Lencburgo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Altwis limas en nordo al Aesch, en oriento kaj sudo al Hitzkirch, kaj en okcidento al Ermensee.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita per la buslinio de Hitzkirch al Schongau al la publika trafikreto. La fervojlinio de Lencburgo al Lucerno pasas okcidente de la komunumo. La plej proksima haltejo troviĝas en distanco de 1 km en en Ermensee.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Altwis datiĝas el la jaro 1113 kiel Altwise.

La vilaĝo fariĝis en la jaro 1415 per la konkero de la iam kiburga kaj poste habsburga voktejo Richensee posedaĵo de la urbo Lucerno. En la jaro 1425 ĝi aliĝis al la Liberaj Distriktoj kaj post la Helveta Revolucio en la jaro 1803 ĝi fariĝis komunumo de distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno. La komunumo ne disponas pri propra preĝejo, sed apartenas al la paroĥo Hitzkirch.

Eksteraj ligiloj redakti