Aluŝta municipo (ruse Алуштинский горсовет, ukraine Алуштинська міськрада, krime-tatare Aluşta şeer şurası) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, la teritorio, regata de la Aluŝta urba konsilantaro (foje oni uzas ankaŭ la nomon "Granda Aluŝto"). La regiono situas sur la Suda Bordo de Krimeo kaj estas fama kurac- kaj ripoz-regiono. Okcidente ĝi limas la Jaltan municipon, nord-okcidente - la Baĥĉisarajan distrikton, norde - la Simferopolan distrikton, nord-oriente - la Belogorskan distrikton, oriente - la Sudakan municipon; la suda parto estas lavata de la Nigra Maro. La administra centro de la regiono estas la urbo Aluŝto.

Aluŝta municipo
municipo • magistrato • administra unuo en Krimeo [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

Supermara alteco50 m [+]
ĈefurboAluŝto
- koordinatoj45° N, 34° O (mapo)44.6672222234.39777778Koordinatoj: 45° N, 34° O (mapo)
Areo600 km² (60 000 ha) [+]

Loĝantaro52 200 [+] (2014)
Denseco87 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Aluŝta municipo (Tero)
Aluŝta municipo (Tero)

Aluŝta municipo (Krimeo)
Aluŝta municipo (Krimeo)
DEC
Aluŝta municipo
Aluŝta municipo

Map
Aluŝta municipo

Vikimedia Komunejo:  Alushta Municipality [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Aluŝta municipo
ruse Алуштинский горсовет
ukraine Алуштинська міськрада
krime-tatare Aluşta şeer şurası

municipo • magistrato • administra unuo en Krimeo
La centro: Aluŝto
Areo: 600 km2
Loĝantaro: 52 215 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 49,64 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6560
En la municipo estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
1
16
8
Aluŝta municipo sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Konsisto de la regiono redakti

En la regiono estas 1 urbo (Aluŝto) kaj 6 komunumoj, kiuj sume enhavas 1 urbotipan loĝlokon (Parteniton) - kaj 24 vilaĝ(et)ojn.

Sube estas prezentita la listo de la loĝ-lokoj de la regiono (estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la komunumoj, la nomoj de la ceteraj loĝlokoj estas simple transskribitaj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49, sed sporade estas uzataj ankaŭ nun.

 

  • 1 - Aluŝto
  • 2 - Izobilna komunumo
    • Izobilno (Izobilnoje, krime-tatare Körbekül)
    • Verĥnjaja Kutuzovka (Yuqarı Şuma)
    • Niĵnjaja Kutuzovka (Aşağı Şuma)
    • Rozovij
  • 3 - Luĉista komunumo
    • Luĉisto (Luĉistoje, krime-tatare Demirci)
    • Lavanda
    • Semidvorje (Yedi Ev)
  • 4 - Malomajaka komunumo
    • Malomajako (Malij Majak, krime-tatare Büyük Lambat)
    • Vinogradnij (Kastel)
    • Zaprudnoje (Degirmenköy)
    • Kiparisnoje (Küçük Lambat)
    • Lavrovoje (Kürkület)
    • Lazurnoje (Kastel)
    • Niĵneje Zaprudnoje
    • Puŝkino (Küçükköy)
    • Utjos (Qarasan)
  • 5 - Maloreĉenska komunumo
    • Maloreĉensko (Maloreĉenskoje, krime-tatare Küçük Özen)
    • Generalskoje (Ulu Özen)
    • Ribaĉje (Tuvaq)
    • Solneĉnogorskoje (Quru Özen)
  • 6 - Partenita komunumo
    • Partenito
    • Bondarenkovo (Qarabağ)
    • Ĉajka (Kastel)
  • 7 - Privetna komunumo
    • Privetno (Privetnoje, krime-tatare Üsküt)
    • Zelenogorje (Arpat)

Ekonomio redakti

La ĉefaj branĉoj de la ekonomio de la regiono estas kurac- kaj ripoz-industrio kaj ankaŭ la agrikulturo (tabak- kaj vinber-kultivado, vinfarado).

Transporto redakti

La plej proksima flughaveno estas en Simferopolo. Fervojaj linioj mankas, la plej proksima fervoja stacio troviĝas en Simferopolo. Tra la regiono pasas la internacie grava aŭtovojo М 18 (Ĥarkovo-Simferopolo-Aluŝto-Jalto). La loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko. Aluŝto estas ligita al Jalto kaj Simferopolo ankaŭ per la interurba trolebusa linio.


 

La loĝlokoj de la Aluŝta municipo

Urboj Aluŝto
Urbotipaj loĝlokoj Partenito
Vilaĝoj: GeneralskojeIzobilnojeKiparisnojeLavrovojeLuĉistojeMalomajakoMaloreĉenskojeNiĵneje ZaprudnojeNiĵnjaja KutuzovkaPrivetnojePuŝkinoRibaĉjeSolneĉnogorskojeVerĥnaja KutuzovkaZaprudnojeZelenogorje
Loĝloketoj BondarenkovoĈajkaLavandaLazurnojeRozovijSemidvorjeUtjosVinogradnij