Alvar Aalto

finna arkitekto kaj projektisto

Alvar Aalto naskiĝis la 3-an de februaro 1898, mortis la 11-an de majo, 1976, estis mondfama finnlanda arkitekto. Aalto konatiĝis ankaŭ kiel urboplanisto, kaj kiel desegnisto de modernaj mebloj.

Hugo Alvar Henrik AALTO
Alvar Aalto kun sia edzino Elissa en 1950
Alvar Aalto kun sia edzino Elissa en 1950
Alvar Aalto kun sia edzino Elissa en 1950
Persona informo
NomoHugo Alvar Henrik AALTO
Dato de naskiĝo1898
NaskiĝlokoKuortane
Dato de morto1976
MortolokoHelsinki
Mortokialokardivaskulsistema malsano [+]
Okupoj kaj profesioj
Okupoarkitekto
Geografio
ŜtatoFinnlando
Familio
Edz(in)oAino Aalto, Elissa Aalto [+]
Lingvoj
Denaska lingvofinna lingvo [+]
Parolata lingvofinna lingvo, sveda lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigo
Retpaĝohttps://www.alvaraalto.fi [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Inter liaj konstruaĵoj elstaras interalie la Teknologia Universitato de Helsinko aŭ la Aalto-Teatro en Essen (Germanio).

Li multe amis Italion, en kiu li kutimis pasigi ĉiujare multajn monatojn, precipe en Toskanio, kiun li trairadis desegnante ĝiajn antikvajn konstruaĵojn.

En Italio li konstruis preĝejon en Riola di vergato (Emilio, Italio), verko, kiu atestas pri ĉi tiu eksterordinara artisto.

La preĝejo difinita "aŭtentika teknologia veto" estas konkreta kaj sugestia, per siaj senprecedentaj arkaĵoj kaj velformaj strukturoj. Ĝi prezentas la efektiviĝon de io, kiu ŝajnis nerealigebla, ĉar neniam, ĝis tiam, oni faris en tiaj proporcioj antaŭfabrikitan verkon, laŭ, por tiu tempo, tiel avangarda konceptado, ke oni devis porokaze krei la fabrikinstrumentojn. La projekto estas de 1967, kaj la konstruado komenciĝis dek jarojn poste.


Eksteraj ligiloj redakti