Alveno de la homo en Amerikon

La alveno de la homo en Amerikon estas afero tre diskutata de la modernaj sciencistoj. La sciencistoj ne dubas ke la homo ne originiĝis en Ameriko kaj pro tio ĝi estis loĝata de homoj venintaj el aliaj regionoj. Ekzistas ia konsento, eĉ se ne unuanima, pri la fakto ke Ameriko estis loĝata ekde Siberio (Azio). Pli ol tia relativa konsento, en la unua jardeko de la 21-a jarcento la sciencista komunumo pasie diskutas la daton, itineron kaj kvanton da homaj enmigr-ondumoj kiuj loĝigis la amerikan kontinenton.

La Beringa Markolo disigas Amerikon disde Azio. La plej akceptita teorio asertas ke tra ĝi eniris la unuaj homoj en Amerikon.
Mapo de Ameriko montranta ejojn antaŭ la kulturo Clovis.

La teorioj dividiĝas en tri grupoj:

a) La teorio pri malfrua loĝado, ankaŭ konata kiel Teorio de Clovis, ĝi asertas ke la homo loĝas en Ameriko ne pli ol 14.000 jaroj.

b) La teorio pri frua loĝado, ĝi asertas ke la homo venis en Amerikon multe pli antaŭe ol kion asertas Clovis, kun hipotezoj tre diversaj kiu kalkulas ekde 22.000 ĝis 65.000 jaroj.

c) La teorio de la loĝado de Ameriko (genetika itinero), sciencaj esploroj utiligante la mitokondria ADN, (mtADN) por sekvi la alvenon de la homo en la kontinenton, prenante la informon per sciencaj spuroj en la loĝantaro de Ameriko.