La Alvokbuso (nederlande belbus, germane Rufbus) estas formo de publika transporto kiu estas interalie uzata en Flandrio. Alvokbuso nur veturas post kiam oni ĝin telefone mendis (tial la nomo alvok-buso). Alvokbusojn oni enkondukis en regionojn kie loĝas ne sufiĉe da homoj por povi organizi regulan busservon. Tiuj busoj finfine plejofte veturus sen pasaĝeroj.

Alvokbuso ĉe Sint-Gillis (Dendermonde - Flandrio)
TàD IdF Mobilités Alvokbuso de Île-de-France mobilités

Alvokbuso havas fiksan nombron de haltejoj, sed ne veturas laŭ fiksa vojo aŭ fiksa horaro. La buso haltas nur je haltejoj kiuj anticipe estas menditaj. Vojaĝo per alvokbuso kostas nur same multe kiel vojaĝo per normala buso. Alvokbusoj kutime estas malpli grandaj ol normalaj busoj kaj havas kapaciton de 10-15 pasaĝeroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti