Amalia Nathansohn Freud (18a de aŭgusto 1835 – 12a de septembro 1930) estis la tria edzino de Jacob Freud kaj patrino de Sigmund Freud. Ŝi naskiĝis kiel Amalia Nathansohn en Brodi, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio kaj kreskiĝis en Odeso, Ĥersona Gubernio de kie devenis ŝia patrino (ambaŭ urboj en nuntempa Ukrainio ekde 1939).

Amalia Freud
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1835 (1835-08-18)
en Brodi
Morto 12-an de septembro 1930 (1930-09-12) (95-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Jakob Freud
Infanoj Sigmund Freud • Alexander Freud • Maria Freud • Esther Adolfine Freud • Julian Freud • Pauline Regine Freud • Anna Freud Bernays • Regina Debora Freud
vdr

Amalia Freud mortis en Vieno, Unua Respubliko Aŭstrio, estante 95-jaraĝa, pro tuberkulozo.

Gefiloj redakti

Amalia estis 20-jaraĝa kiam ŝi naskis Sigmund[1] (6a de majo 1856 – 23a de septembro 1939) (nome Sigismund).

Amalia plunaskis sep pliajn gefilojn (Julius, Anna, Rosa, Marie, Adolfine, Paula kaj Alexander), en la jena ordo:

  • Julius (Aprilo 1857 – Decembro 1857)
  • Anna (31a de decembro 1858 – 11a de marto 1955)
  • Regine Debora (Rosa) (21a de marto 1860 – forportita al Treblinka la 23an de septembro 1942)
  • Marie (Mitzi) (22a de marto 1861 – forportita al Treblinka la 23an de septembro 1942)
  • Esther Adolfine (Dolfi) (23a de julio 1862 – Theresienstadt 5a de februaro 1943)
  • Pauline Regine (Pauli) (3a de majo 1864 – forportita al Treblinka la 23an de septembro 1942)
  • Alexander Gotthold Efraim (19a de aprilo 1866 – 23a de aprilo 1943)[2]

Karaktero redakti

Amalia estis konsiderata de sia neparo kiel inteligenta, fort-vola, rapid-decida sed memamema.[3] Ernest Jones vidis ŝin kiel vigla kaj humura, kun forta ligiteco al sia plej aĝa filo kiun ŝi nomis "mein goldener Sigi" (mia ora Sigi).[4]

Rilato kun sia plej aĝa filo redakti

Same kiel Amalia idoligis sian plej aĝan filon, estas pruvaro ke ankaŭ tiu lasta siavice idealigis sian patrinon, kies dominemon super sia tuta vivo li neniam komplete analizis.[5] Malfrue li terminigos la rilaton filo-patrino "la plej perfekta, la plej libera el ambigueco el ĉia homa rilato. Patrino povas transferenci al sia filo la ambicion kiun ŝi devis subpremadi en si mem".[6] Lia tendenco al disigo kaj al malakcepto de malamikaj elementoj en la rilato ripetiĝos ĉe gravaj figuroj en lia vivo kiel ĉe lia fianĉino kaj Wilhelm Fliess.[7]

Notoj redakti

  1. [1]
  2. [2]
  3. Peter Gay, Freud (1989) p. 504
  4. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (1964) p. 32-3
  5. Peter Gay, Freud (1989) p. 11 kaj p. 503-5
  6. Sigmund Freud, New Introductory Lectures on psychoanalysis (1991) p. 168
  7. Richard Stevens, Sigmund Freud (2008) p. 144-6