Amanda Lind
Amanda Sofia Margareta LIND (fraŭlina nomo Johansson, naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1980 en Upsalo, Svedio) estas politikisto por la sveda Verda Partio. De 2019 ĝis 2021 ŝi estis la ministro por kulturo kaj demokratio, kun respondeco por sporto kaj naciaj malplimultoj en la kabineto de la ĉefministro Stefan Löfven.[1]
Amanda Lind | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Amanda Sofia Margareta Johansson |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1980 (43-jaraĝa) en paroĥo de la katedralo de Upsalo |
Lingvoj | sveda • angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Universitato de Umeå • Midskogsskolan • University College Stockholm |
Okupo | |
Okupo | politikisto • psikologo • esperantisto |
Amanda Lind finis sian ministerian taskon en novembro 2021 lige kun la Verda Partio kiu forlasis la registaron post kiam la opozicio venkis en buĝeta referendumo.
Ĉe la balotoj de 2022, ŝi iĝis parlamentano por la Stokholma distrikto. Kiam la Sveda Parlamento (Riksdag) kunvenis, ŝi estis elektita prezidanto de la kultura komisiono.
Esperanto redakti
Amanda Lind parolas Esperanton de multaj jaroj. Ŝi estis dumtempe membro de la sveda Esperanto-muzikgrupo "La Perdita Generacio[2]. Ŝi ankaŭ alparolis la kongresanojn de UK 2019[3].
Referencoj redakti
- ↑ Amanda Lind (MP) blir ny kulturminister (Amanda Lind becomes new Culture Minister (svede). Dagens Nyheter (2019-01-21). Alirita 2019-01-22.
- ↑ (eo, de) Sveda ministro pri kulturo parolas Esperanton. Saluton al la Esperanta Universala Kongreso, Esperanto en Germanujo, la 2-an de aŭgusto 2019.
- ↑ youtube
Eksteraj ligiloj redakti
- (eo) Salutmesaĝo en Esperanto okaze de Universala Kongreso de UEA en 2019.