Amarílio Hévia de Carvalho

brazila esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Amarílio HÉVIA de CARVALHO (naskita en Paraíba do Sulla 1-an de majo 1933, mortis la 4-an de novembro 2023 en Fortalezo, Cearao) estis brazila esperantisto. Tutlande konata inter brazilaj esperantistoj pro sia okulfrapa apero en kongresoj tra la jardekoj, li dum aranĝoj en ĉiuj grandecoj vendis plurajn dekojn da modeloj de buntaj T-ĉemizoj (por varbi al Esperanto kaj aliaj movadoj) per la slogano "je prezo de banano" (t.e., malmultekoste).

Amarílio Hévia de Carvalho
Amarílio en Bona Espero
Amarílio en Bona Espero
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1933 (1933-05-01)
en Paraíba do Sul
Morto 4-an de novembro 2023 (2023-11-04) (90-jaraĝa)
en Fortalezo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Barra do Garças
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantistoemerito
vdr

Li estis aktoro de memverkita monologo pri la vivo de Tiradentes (en Portugala kaj Esperanta versioj), kiun li prezentis ankaŭ eksterlande, kiel la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo (2012). Famulo en sia loĝurbo Barra do Garças (Mato Grosso), li estis publika figuro kaj rolis kiel oficiala Paĉjo Kristnasko. Li forpasis 2 600 km for de tiu urbo, dum partopreno en la 10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), okazinta en Fortalezo samtempe kun la 57-a Brazila Kongreso de Esperanto.

La bildojn de ĉiuj siaj T-ĉemizoj li libere disponigis al plua reproduktado.