Amara cikorio (Cichorium intybus) estas multjara herbo kun bluaj floroj. Ĝi originas de Eŭropo estis transportita al Nordameriko, kie ĝi kutime estas renkontata kiel vojflanka herbaĉo. Ĝiajn radikojn oni povas uzi kiel kafaldonaĵo aŭ eĉ kafanstataŭaĵo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amara cikorio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Cikorio Cichorium
Specio: C. intybus
Cichorium intybus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Etioligita cikorio (radiko kaj folioj): brusela cikorio
Salatcikorio (Cichorium intybus)

Pretigi cikorian kafon redakti

Enfosu grundon apud la cikoriaj radikoj per longa ilo kaj tranĉu ilin profunden. (Ne tiru la foliojn, ĉar per ili ne eblas elterigi la radikojn). Dispecigu la skrapitajn kaj lavitajn radikojn en longaj strioj kaj baku ilin dum pr. kvar horoj je temperaturo 140C (250F) aŭ eĉ iom pli alta. Laste, muelu bakaĵon, kaj aldonu en kafon per samegalaj porcioj. Ankaŭ eblas boligi dismueligitan cikorion (unu kulero por unu taso) dum tri minutoj kaj trinki ĝin anstataŭ kafo.

En Pollando:

 
La pola grena kafo, konsistanta el rostegataj (ingrediencoj): sekalo (60%), hordeo (20%), radiko de amara cikorio kaj sukerbeto
 
Jen preta pola grena kafo

La pola grena kafo – la speco de senkafeina trinkaĵo kun gusto iom simila al natura kafo. Ĝi estas farata de rostegataj: sekalo (60%), hordeo (20%), radiko de amara cikorio kaj sukerbeto.

Brusela cikorio redakti

Kultivita formo de la amara cikorio estas brusela cikorio (Cichorium intybus var. foliosum) (vidu la supran foton). Ĝi estas ofte manĝata en Nederlando, Belgio kaj la norda parto de Francio.

Vidu ankaŭ redakti