Amarilla Veres [vereŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Veres Amarilla estas hungara skermisto, dufoja paralimpiano, paralimpika ĉampiono.

Amarilla Veres
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1993 (1993-07-01) (30-jaraĝa)
en Békéscsaba
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Nyíregyháza
Okupo
Okupo wheelchair fencer
vdr

Amarilla Veres[1] naskiĝis la 1-an de julio 1993 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Amarilla Veres naskiĝis paraliza en la maldekstra flanko. Ŝi komence estis edukita en Békés, poste en Debrecen, kie ŝi maturiĝis en gimnazio. Ŝi akiris diplomon en Universitato de Nyíregyháza en 2019. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn en 2016 kaj 2021.

Sporta kariero redakti

Amarilla Veres komencis skermi ekde sia aĝo 13, iom poste en rulseĝo. Inter 2013-2018 ŝi apartenis al sportklubo de Nyíregyháza, poste en Budapeŝto. Ekde 2015 ŝi skermis inter la plenkreskuloj. Ŝi estis paralimpiano en Hungario en la Somera Paralimpiko 2016 kaj Hungario en la Somera Paralimpiko 2021 kun ora medalo (2021), krome en aliaj signifaj konkursoj ŝi akiris diversajn medalojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti