Amasa murdo en Balaŝiĥa (2007)

Amasa murdo en Balaŝiĥa okazis 23-an de aprilo 2007 sur strato Krupskaja en urbo Balaŝiĥa (Moskva provinco, Rusio). Proksimume je 12:00 murdisto pafmortigis kvar homojn.

4-an de majo la murdisto estis arestita de polico. Dum la esplorado evidentiĝis, ke li estas dungita murdisto 31-jara Aleksandr Lovin, estinta bandano. Li konfuzis domojn kaj pro tio erare mortigis alian homon, poste pafmortigis aliajn tri kiel hazardajn eblajn atestantojn.

La atenco estis vaste priskribita en rusiaj amaskomunikiloj. En 2008 la murdisto estis kondamnita al dumviva malliberigo.

Eksteraj ligiloj redakti