Amaterasu

ŝintoa sun-diino

Amaterasu estas la sundiino de la ŝintoismo, plej grava el la Dioj kami, ĉar de ŝi devenas - laŭ la japana mitologio - la japana imperiestra familio. Fratoj de Amaterasu estas la Luna Dio Cukujomi (kiu estis ŝia edzo kaj estro de la nokto) kaj la Tempesta dio Susanoo. Originale, Amaterasu dividis la regadon de la ĉielo kun Cukujomi, lia edzo kaj frato, ĝis kiam li murdis la diinon de la manĝaĵo, Uke Moĉi. Ŝi ofertis al li manĝaĵon abomenindan, pro kio Cukujomi murdis ŝin, konfuzite Amaterasu. Cukujomi estis etikedita kiel fi-dio, ŝi disiĝis de li kaj same disiĝis tiel la nokto kaj tago.

Amaterasu
ŝintoa diaĵoSuna dio • homo eble fikcia • dio
Informoj
Originala nomo 天照大御神
Sekso ina
Loĝloko Takamagahara
Okupo monarko
Patro Izanagi
Patrino Izanami
Gefratoj Cukujomi • Hiruko • Susanoo • Kagu-tsuchi
Edzo/Edzino Susanoo
Infanoj Oshihomimi • Amenohohi • Amatsuhikone • Ikutsuhikone • Kumanokusubi • Takiribime • Tagitsuhime • Ichikishimahime
vdr

La plej malnovaj rakontoj aperas pri Amaterasu en la du plej malnovaj japanaj tekstoj el la 8-a jarcento, Kojiki kaj Nihon Ŝoki. Amaterasu estiĝis de maldekstra okulo de Dio Izanagi, kiu donacis al ŝi juvelŝtonan kolĉenon kaj komisiis la prizorgadon de Takamagahara, rezidejon de la Dioj.

Oni sendis ŝian fraton Susanoo por regi la marsurfacon. Li misuzis la donitan potencon kaj detruis rizkampojn, loĝejon de la fratino, fine li ĵetis senmfeligitan ĉevalon en ŝian teksadejon. Amaterasu indigniĝis kaj retiriĝis en kavon, pro kio la Tero iĝis malhela. La dioj decidis allogi ŝin el la kavo, pro tio la diino Ama no Uzume prezentis sufiĉe obscenan, komikan dancon. Amaterasu iĝis scivolema pri la bruo kaj la ridado kaj iomete deŝovas la fermantan ŝtonon, tiam ŝi ekvidas sian spegulan bildon, ĉar la aliaj dioj metis tien spegulon.

La ĉefa kultejo de Amaterasu estas la Ise-Sanktejo, kie ŝin reprezentas spegulo kiel unu el la tri Japanaj imperiestraj trezoroj (la pliaj du estas juvelo kaj glavo).

Post kiam infano de Susanoo transprenas la regadon sur la Tero, Amaterasu sendas sian nepon Ninigi el la ĉielo, por regi la japanan insulon. Tio sukcesas kaj la prapranepo de Ninigi iĝas Ĝimmu, unua estro de Japanio. Tiel ĉiu imperiestro de Japanio devenas de Amaterasu, laŭ la mitologio.