Amazon Kindle estas programara kaj aparatara platformo evoluigita de Amazon.com por la interpreto kaj montrado de e-libroj kaj aliaj ciferecaj amaskomunikiloj. Multaj aparatoj, inkluzive "Kindle", "Kindle Touch", "Kindle DX" kaj "Kindle Fire" apogas tiun platformon. Programoj por Kindle ekzistas por Androido, Vindozo, iPhone OS, BlackBerry kaj Mac OS X. La unua Kindle lanĉiĝis en Usono la 19-an de novembro 2007.

Amazon Kindle
programarovaromarko • komputa platformo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Posedata de Amazon vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Unuageneracia Kindle
Plej nova Kindle

La Kindle (krom la Kindle Fire) utiligas ekranon kun elektronika papero de la marko E Ink. Ĝi elŝutas enhavon pere de la Whispernet-reto de Amazon. Kelkaj Kindloj uzas la reton de AT&T, kiu disponigas internacian sendratan aliron, multaj uzas wifi.

Enhavo redakti

Uzantoj povas elŝuti enhavon de Amazon kaj de kelkaj aliaj provizantoj en la proprieta formo AZW aŭ ŝarĝenhavon en diversaj formoj de komputilo per simple retpoŝtigado de Doc, TXT kaj PDF-dosieroj al sia propra Kindle-retpoŝtadreso. La aparato vendiĝas kun New Oxford American Dictionary, the Oxford Dictionary of English, Lo Zingarelli Vocabolario della Lingua Italiana, le Dictionnaire français de définitions, el Diccionario de la lengua española kaj Duden Deutsches Universalwörterbuch. Kindle ankaŭ enhavas plurajn liberajn eksperimentajn ecojn inkluzive de baza TTT-legilo. Uzantoj ankaŭ povas ludi muzikon de MP3-dosieroj en la fono.

Kondiĉoj kaj povoj de Amazon.com redakti

La uzokondiĉoj malpermesas transdoni Amazon-librojn al alia uzanto aŭ malsama speco de aparato.

En julio de 2009 Amazon.com forviŝis el la aparatoj de aĉetintoj (kaj eklegintoj) kopiojn de libroj "La Besto-Farmo" kaj "1984" de George Orwell kaj redonis al ili la aĉetmonon. La kialo estis malobservo de kopirajto: la publikiginto, kiu metis ilin en la katalogon, ne havis licencon por tio en Usono, kie la libroj ne estis publika havaĵo. Oni komparis tion kun enhavo de la romano "1984" mem, en kiu la registaro konstante kaj plene falsadas kaj reverkadis la historion.[1][2] Poste reprezentanto de Amazon diris, ke la sistemo estas ŝanĝita por ke aŭtomata forviŝo ne plu okazu.[3]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti