Ambalatungan aŭ Binubulauan estas vulkano respektive vulkanaro en la regiono Cordillera Central en la nordo de la filipina insulo Luzono. En la kratero troveblas varmegaj fontoj kaj lokoj, el kiuj elvenas sulfuraj gasoj. La nomigoj laŭ diversaj fontoj kaj lingvoj estas iom malsamecaj: La "Globala Vulkanisma Programo" de la usona institucio Smithonian nomas Ambalatungan grupon da proksimaj vulkanaj krateroj kaj Binubulauan unu el ili; la "Filipina Instituto pri Vulkanologio kaj Tertremoscienco" kontraste indikas, ke temas pri du vulkanaj pintoj tre proksimaj unu al la alia.
Eksteraj ligiloj
redakti