Lorenzo Romano Amedeo Carlo AVOGADRO (grafo de Quaregna kaj de Cerreto; naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1776 en Torino, mortis la 9-an de julio 1856 en Torino) estis itala fizikisto kaj kemiisto.

Amedeo Avogadro
Persona informo
Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro di Quaregna e Cerreto
Naskonomo Lorenzo Romano Amede
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1776 (1776-08-09)
en Torino
Morto 9-an de julio 1856 (1856-07-09) (79-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Subskribo Amedeo Avogadro
Familio
Dinastio House of Avogadro vd
Edz(in)o Felicita Mazzé vd
Profesio
Okupo fizikistokemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo Polus of Aegina vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lernado redakti

Filo de torina magistrato, li lernis pri kanona juro en Torino, pasas en 1795 licencion pri juro kaj komencis praktiki. Sed tuj poste, li interesiĝis pri fiziko kaj matematiko, pri kiuj li komencis lerni en en 1809, en la liceo de Verĉelo.

Estas notinde, ke inter 1802 kaj 1814, tiu ĉi urbo, en la departemento de Sesia, estis franca (sub la regado de Napoléon Bonaparte). Konsekvence iuj el la verkoj de Avogadro estos franclingvaj.

Laboroj redakti

 
Mémoire

En 1811, li formulas hipotezon[1] konata kiel la leĝo de Avogadro (aŭ leĝo pri la idealaj gasoj). Baziĝinte sur la atoma teorio, la leĝo de Dalton kaj la leĝo de Gay-Lussac, li malkovris ke du egalaj volumenoj da gaso en sama kondiĉoj de temperaturo kaj premo, entenas saman nombron da molekuloj. Li ankaŭ enkondukas distingon inter molekulo kaj atomo.

La konstanto de Avogadro estos unue mezurita de la aŭstria fizikisto Johann Josef Loschmidt en 1865. Ĝi estos tiel nomita honore al Amedeo Avogadro far de la franca fizikisto Jean Baptiste Perrin en 1909.

Honoro redakti

Oni donis lian nomon al kratero sur Luno kaj al asteroido 12294 Avogadro.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Essai d'une manière de déterminer les masses relatives des molécules élémentaires des corps, et les proportions selon lesquelles elles entrent dans ces combinaisons, Journal de physique, de chimie et d’histoire naturelle : La du hipotezoj de Avogadro, en BibNum


Eksteraj ligiloj redakti