La Amendo de Bricker estas la kolektiva nomo de serio de proponitaj ŝanĝoj al Usona Konstitucio, kiujn konsideris la Senato Usona dum la 1950-aj jaroj. Tiuj ŝanĝoj limigus la pluvalidigon kaj ratifikon de traktatoj kaj ekzekutivaj konkordoj kiujn Usono farus. Ili nomiĝis laŭ John W. Bricker de Ohio, Usona konservativa Respublikano, kiu proponis ilin.

Senatano John W. Bricker, la proponinto de amendo por limigi la "aŭtoritaton traktatofaran" de la Usona registaro.

Izolismo, la opinio ke Usono devas ne partopreni en alilandaj konfliktoj kaj monda politiko, ĉiam estis elemento de Usona politiko, sed ĝi estis speciale forta dum la jaroj post la Unua Mond-Milito. Usona partopreno en la Dua Mond-Milito silentigis izolismajn opiniojn, sed ili revenis dum la jaroj postmilitaj kiel respondo al nova internacia rolo de Usono, speciale al la nova Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj gefilaj internaciaj organizaĵoj. Kelkiuj timis la perdon de Usona suvereneco al tiuj organizaĵoj transnaciaj, pro la rolo de la Soveta Unuiĝo en la disvastigo de internacia Komunismo kaj la Malvarma Milito.