Amerika lingvo

(Alidirektita el Americai Speak)

Amerika lingvo, Americai SpeakAmxrikai spek ("paroli usonece") estas interlingva projekto de usona teatra recenzistino Ruby Olive Foulk en 1937 estas simpligo de Usona angla lingvo, kun fonetika prononco kaj simpligita gramatiko. En 1940, la aŭtoro kreis projekton U.S., kiu estas reformo de Amerika lingvo.

Prononco redakti

Ĝi uzas 28-literan alfabeton derivitan de la latina alfabeto sed la literoj C, Q, kaj X ŝanĝiĝis por indiki vokalojn, estas kreitaj du kromaj vokaloj, kaj estas adoptitaj minusklaj literoj kiuj ne estas malsamaj al majusklaj escepte laŭ grandeco (tio donis al ili Kirilan aspekton).

Ĉiuj sonoj korespondas al unu litero. Ĉiuj literoj havas nur unu sonon. La "angla" litero "c" ne estas bezona, ĉar oni ŝanĝas ĝin per "k" aŭ "s"; do Foulk uzas la "c" por indiki mallonga "a". La litero "q" oni uzas por mallonga "/u/". La "angla" "x" estas anstataŭigita per "ks", do, ĝi uzas "x" por mallonga "/e/". Longa "a" kaj longa "i" estas kunmetitaj sonoj. Ĝi uzas du formojn de "a". Majuskla "A" estas sono por mezlonga "a". Ronda "a" reprezentas la centra "a" (/ə/). Ĝi uzas "o" por longa /u:/ kaj "i" por mallonga /i/.

Morfologio redakti

Pluraloj de substantivoj kaj pronomoj estas regulaj (eks.: man, mans), komparativo de adjektivoj kaj adverboj estas regulaj (eks.: good, gooder, goodest), adjektivoj estas formitaj de substantivoj kun finaĵo -i (eks.: sun, suni; America, Americai) kaj verboj estas regulaj.

En kelkaj kazoj ŝi uzis verban formon por duobla funkcio de verbo kaj nomo, kiel la angla "love".

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • FOULK, Ruby Olive, Amxrikai spek, bai Rubi Aliv Foulk, Nu Yark, N.Y., 1937, v. 218 p. 21 cm.
  • FOULK, Ruby Olive, U. S. (rited in Amerikan spek), [New York, The author] 1940, 32 p. 19 cm.