American Graffiti (anglalingve signifas "Amerika Grafitio") estas 1973-jara "adoleskula komedio" direktita de George Lucas, lia dua longforma filmo. La filmo okazis dum la sumero de 1962 en malgranda urbo en norda Kalifornio, kaj rakontas pri grupo de mezklasaj usonaj adoleskuloj dum la lasta tago de somera ferio post diplomigo el altlernejo. La eventoj okazas kun fono de komentaroj kaj tiama muziko ludata de diskĵokeo Wolfman Jack.

Amerika Grafitio
filmo
Originala titolo American Graffiti
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11-a de aŭgusto 1973
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro adoleskula komedio
Kameraado Jan D'Alquen, Ron Eveslage
Buĝeto Usona $750.000
Reĝisoro(j) George Lucas
Produktisto(j) Francis Ford Coppola
Scenaro George Lucas
Gloria Katz
Willard Huyck
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Richard Rodgers
Ĉefrolantoj Richard Dreyfuss
Ron Howard
Paul Le Mat
Charles Martin Smith
Candy Clark
Mackenzie Phillips
Cindy Williams
Wolfman Jack
Harrison Ford
Produktinta firmao Lucasfilm
Distribuo Universal Pictures
IMDb
vdr

Aperis en la filmo aktoroj Richard Dreyfuss, Ron Howard, Paul Le Mat, Charles Martin Smith, Candy Clark, Mackenzie Phillips, Cindy Williams, Wolfman Jack, Harrison Ford, kaj aliaj.

La filmo estis kandidatigita por kvin Akademiaj Premioj, inkluzivante por plej bona reĝisoro kaj plej bona filmo, sed gajnis neniun. Tamen, en 1995, ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

La filmo estis inspiro por long-daŭra usona televidserio Happy Days, en kiu ankaŭ Ron Howard aktoris.