American Lake (Vaŝingtonio)

American Lake (angle = "Usona Lago" aŭ "Amerika Lago") estas lago en Lakewood (Vaŝingtonio) kaj Komuna Bazo Lewis-McChord. Du publikaj parkoj troviĝas ĉe la granda lago, American Lake North Park & Marina, kaj Harry Todd Park. Ambaŭ havas plaĝojn por naĝado, fiŝĉasado kaj piknikado. La unua havas ankaŭ boatan lanĉejon, kaj la alia havas tenisejon.[1] Fiŝkaptado estas populara faraĵo ĉe American Lake. Bandita truto, ĉielarka truto, grandfaŭka labrako, roka labrako, laga salmo "kokanee", kaj flava perko estas la plej serĉataj specioj. La Vaŝingtonia Fako pri Fiŝoj kaj Sovaĝbestoj kontrolas la sanon de la fiŝaro kaj aldonas stokon laŭbezone.[2] Ĉe la okcidenta bordo situas unu el la du kampusoj de la Veterana Sanzorga Sistemo de Puĝetio[3].

Citaĵoj redakti

Koordinatoj: 47° 07′ 48″ Nordo 122° 34′ 01″ Okcidento / 47.130 °N, 122.567 °U / 47.130; -122.567 (mapo)