American Relief Administration

American Relief Administration (Usona Helpa Asocio (Administrado)) estis usona helpa misio al Eŭropo kaj poste al Sovetrusio, post la unua mondmilito. Herbert Hoover, estonta prezidento de Usono, estis la direktoro de la programo.

American Relief Administration
organizaĵo
Komenco 1919 vd
Fino 1923 vd
Lando(j) Usono vd
vdr

La tuja antaŭulo de ARA estis la Committee for Relief in Belgium, estrita de Hoover kaj kiu nutris 7 milionojn da belgojn kaj 2 milionojn da homoj el norda Francio dum la dua mondmilito. Tuj post la milito, ARA liveris pli ol 4 milionojn da tunoj de helpa provianto al 23 militsuferintaj landoj.

Post kiam komenciĝis amasa malsatego en Sovetrusio, en mez-1921, la direktoro de ARA en Eŭropo, Walter Lyman Brown, komencis interkonsenti kun la soveta delegato de Popola komisaro pri eksterlandaj aferoj, Maksim Litvinov, en Riga, Latvio. Ili interkonsentis la 21-an de aŭgusto, 1921 kaj okazis aldona interkonsento fare de Brown kaj Popola komisaro pri eksterlandaj aferoj, Leonid Krasin la 30-an de decembro, 1921.

Ĉe la pinta laboro, ARA dungis 300 usonanojn, pli ol 120.000 rusojn kaj nutris 10,5 milionojn da homoj ĉiutage. Ĝian rusan agadon estris kolonelo William N. Haskell. La Medicina Divizio de ARA funkciis de novembro 1921 ĝis junio 1923 kaj helpis superi tifan epidemion en Rusio. La ARA-helpo okazis paralele kun la pli granda helpagado de la menonitoj.

La helpagado de ARA finiĝis la 15-an de junio, 1923, kiam ĉesis la malsatego.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Bertrand M. Patenaude. The Big Show in Bololand, Stanford University Press, 2002, ISBN 0-8047-4493-9

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti