Amerika Komisiono de UEA

La Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ nomita UEA-Komisiono por Ameriko, estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Ameriko.

La Komisiono estis starigita en 1994, dum la 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo. Ĝia tasko estas prizorgi la agadon por la Internacia Lingvo en Ameriko. Ekde sia fondiĝo, ĝi okupiĝas pri plivastigi la kunlaboron inter la landaj movadoj en la kontinento kaj direkti atenton al la konservado de la interesiĝo flanke de grupoj kaj izoluloj en landoj sen organizita strukturo aŭ malforta movado.

La laboro de la Komisiono estas financita etparte de la rento de la Fondaĵo Ameriko (ne ekzistas alta kapitalo) de UEA kaj de donacantoj.

La Komisiono organizas la Tut-Amerikan Kongreson Esperantan.

Eldonaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti