Amerika arĝentmevo

Amerika arĝentmevo, Larus smithsonianus, estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika arĝentmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Larus smithsonianus
Coues 1862
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu specio reproduktiĝas preskaŭ nur en Kanado, tio estas en la tuta lando escepte sudokcidenta kaj plej nordaj partoj (arktaj), en marbordoj aŭ internaj regionoj el Labrador oriente tra la regiono de Grandaj Lagoj ĝis Alasko. Poste la specio migras okcidente laŭ la marbordo de la Pacifiko tra Kanado, Usono, ambaŭ Kalifornioj kaj norda Meksiko kaj foje eĉ pli suden. Oriente la migrado okazas al la regiono de Grandaj Lagoj, valo de la Misisipo kaj marbordoj de orienta Usono, Meksika Golfo, norda Meksiko, Kubo kaj la Karibo.

Aspekto redakti

Ili estas grandaj mevoj kun blankaj rondoformaj kapoj, fortaj flavaj bekoj (kun ruĝa antaŭpinta makulo en suba makzelo) kaj longaj kruroj kaj flugiloj. Dorso kaj flugiloj estas grizaj (tiuj lastaj kun nigraj pintoj). La kruroj estas rozkoloraj kaj la okuloj flavaj.

Kutimoj redakti

Tiuj mevoj estas ĉiomanĝantaj. Dum la reprodukta sezono ili ne bezonas fiŝojn kaj manĝas ĉefe insektojn kaj semojn, somere ili manĝas fiŝojn.