La Amerika bombiciloCedra bombicilo (Bombycilla cedrorum) estas membro de la familio de Bombiciledoj en ties ununura genro kaj en la ordo de paseroformaj birdoj. Ĝi havas silke molajn, buntajn plumojn, kaj vivas en malfermaj nordamerikaj arbaroj, precipe en suda Kanado kaj norda Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika bombicilo
Amerika bombicilo en Rockwall (Teksaso, Usono)
Amerika bombicilo en Rockwall (Teksaso, Usono)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Bombiciledoj Bombycillidae
Genro: Bombicilo Bombycilla
Specio: B. cedrorum
Bombycilla cedrorum
Vieillot, 1808
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

La Amerika bombicilo estas ĉirkaŭ 15 al 18 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 30 g. Ili estas pli malgranda kaj pli bruna ol sia proksima parenco, la Eŭropa bombicilo (kiu reproduktiĝas pli norde kaj okcidente).

La plej rimarkinda karaktero de tiu birdo estas malgranda makulo de brilruĝaj plumoj en flugiloj, kion kunhavas la Eŭropa bombicilo (sed ne la Japana bombicilo). La vostofino estas tipe flava aŭ oranĝkolora depende de la dieto. Birdoj kiuj manĝis berojn de enmetitaj el Eŭrazio loniceroj dum la kresko de la vostoplumoj havas pli malhelajn oranĝapintajn vostoplumojn. Plenkreskuloj havas palflavan ventron, kion ne havas la Eŭropa bombicilo. Sub la bruna kresto tiu specio havas pli klare markatan nigran maskon traokulan, dum ili ne havas la tre nigran mentonon de la eŭropa parenco. Ja same havas la blankajn fajnajn bordojn de la masko supre kaj kiel mustaĉa strio, krom la ĝenerala bruna fono. En brusto estas helbruneca koloro kiu nuanciĝas al flava ventro, dum la subvosto estas blankeca anstataŭ brikruĝa, kiel ĉe la eŭropa samgenrano. Sub la bruna dorso estas grizaj flugiloj kiuj krom la ruĝa menciita makulo ne havas la blankajn markojn de la eŭropa parenco, sed ja havas blankajn internajn bordojn kiuj montras la helgrizan pugon kiu nuanciĝas al malhela vostofino nek tiom markata nek tiom nigreca kiel ĉe la eŭropa antaŭ la flava fino.

Nematuruloj estas striecaj en gorĝo kaj flankoj, kaj ofte ne havas la nigran maskon de plenkreskuloj.

Dum pariĝado maskloj kaj inoj sidas kune kaj pasas unu al la alia malgrandajn objektojn ien kaj reen, kiaj florpetalo aŭ insekto. Paroj foje kuniĝas siajn bekojn amece.

La flugo de bombiciloj estas forta kaj rekta, kaj movoj de flugantaj aroj similas tiun de aroj de la malgranda pala Eŭropa sturno.

Voĉo redakti

La alvokoj de tiuj birdoj inkludas tre altatonajn fajfojn kaj zumadan triladon ofte reprezentatan kiel siisrii.

Sezonaj movoj redakti

For de la reprodukta sezono, la Amerika bombicilo ofte manĝas en grandaj aroj de centoj de birdoj. Tiu specio subite ekaperas, per vagecaj vintraj movoj, kvankam plej parto de la populacio migras suden de Usono kaj trans ĝi al Meksiko, Kubo, okcidenta Karibio kaj foje atingante eĉ pli nordan Sudamerikon. Ili moviĝas en grandaj nombroj se berdisponeblo malaltiĝas. Raraj vagantoj atingis foje eĉ kelkajn el plej okcidentaj areoj de okcidenta Eŭropo, kaj estis almenaŭ du vidaĵoj de Amerika bombicilo en Britio. Individuaj ekzempleroj de Eŭropa bombicilo povus eventuale ariĝi la grandajn vintrajn arojn de la Amerika bombicilo .

Vintre, tiuj birdoj povas iĝi fidemaj kaj veni en ĝardenojn serĉe de berarbustoj kaj arboj kaj eĉ trinki el fontoj aŭ birdobanejoj.

 
Migranta Amerika bombicilo fotita en Rockwall, Teksaso.
 

Dieto redakti

La Amerika bombicilo manĝas berojn kaj dolĉajn fruktojn la tutan jaron, kaj insektoj iĝas grava parto de ĝia dieto en la reprodukta sezono. Ekzemple estas tipa ties emo por la semoj de junipero.

Kiam ĉe fino de branĉeto estas ankoraŭ provizio de beroj kiujn nur unu birdo samtempe povus atingi, membroj de la aro povas enliniiĝi laŭlonge de la branĉeto kaj pasas berojn el beko al beko laŭ la linio por ke ĉiu birdo havu eblon manĝi.

Biotopo redakti

Preferataj biotopoj konsistas el arboj borde de arbaraj areoj, de malfermaj arbaroj, ĉefe tiuj kiuj havigas aliron al berdisponeblo kaj al akvo. Bombicilon allogas la sono de fluanta akvo kaj emas bani kaj trinki el neprofundaj rojoj. Ĉe urbaj aŭ ĉirkaŭurbaj medioj, bombiciloj ofte favoras parkojn kun disaj arboj, golfejojn, tombejojn aŭ aliajn ejojn kun disaj arboj kaj arbustoj kiuj havigas berojn, kaj akvoresursojn, inklude fontojn aŭ birdobanejojn.

 
La Amerika bombicilo ripoze sur branĉoj de Ilex vomitoria.

Reproduktado redakti

La nesto estas izolita malferma taso konstruita el herbo kaj branĉetoj, kovrita el pli mildaj materialoj kaj subtenita de arbobranĉo averaĝe 2 al 6 m supergrunde sed, foje, konsiderinde pli alte. La ekstera diametro de la nesto estas ĉirkaŭ 12 al 16 cm.

Dum pariĝado, la paro povas pasi florpetalon aŭ insekton tien kaj reen ripete. Kutime la ino demetas 5 aŭ 6 ovojn kaj kovas ilin dum 12 al 16 tagoj. La ovoj estas ovalformaj kun milda surfaco kaj malmulte aŭ neniu brilo. La ovoŝeloj estas de variaj nuancoj de hela aŭ blueca grizo kun neregulaj, malhelbrunaj punktoj aŭ grizecbrunaj makuletoj. Ambaŭ gepatroj konstruas la neston kaj manĝigas la idojn. Tipe okazas du ovodemetadoj dum la reprodukta sezono. Elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 14 aŭ 18 tagojn post eloviĝo.

 
Amerika bombicilo manĝanta arbosevon
 
Amerika bombicilo manĝanta berojn

La Amerika bombicilo en literaturo kaj juro redakti

Laŭ fakuloj pri la verko de Vladimir Nabokov, tiu specio preskaŭ certe inspiris la bombicilon kiu estas menciata elstare en lia romano Pale Fire.

La Amerika bombicilo estas protektata de la leĝoj en Usono kaj ne povas esti havata en kaptiveco.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Witmer, Mark C., Mountjoy, D. James, and Elliot, Lang. "Cedar Waxwing (Bombycilla Cedrorum)." ĉe The Birds of North America, Number 309 (Alan Poole and Frank Gill, eldonistoj) The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists' Union, Washington, D.C. 1997.
  • Tyler, W.M. "Bombycilla Cedrorum: Cedar Waxwing" ĉe Life Histories of North American Wagtails, Shrikes, Vireos and Their Allies. (Arthur Cleveland Bent, eldonisto.) New York: Dover Publications: 1965 (Unedited reprint of: U.S. Government Printing Office: Smithsonian Institution United States National Museaum, Bulletin 197: 1950). pp. 79–102
  • Bent, Arthur Cleveland, editor. "Bombycilla Garrulus: Bohemian Waxwing" ĉe Life Histories of North American Wagtails, Shrikes, Vireos and Their Allies. New York: Dover Publications: 1965 (Unedited reprint of: U.S. Government Printing Office: Smithsonian Institution United States National Museaum, Bulletin 197: 1950). pp. 62–79.
  • Stokes, Donald & Lillian. Guide to Bird Behavior, Volume 2. New York: Little, Brown &Company. 1983. (Cedar Waxwing, pp. 177–188)
  • Sibley, David Allen. National Audubon Society: The Sibley Guide to Birds. New York: Alfred A. Knopf. 2000. (Waxwings: pp. 423.)
  • Sibley, David, et al., editors. National Audubon Society: The Sibley Guide to Bird Life & Behavior. New York: Alfred A. Knopf. 2001. (Bombiciloj: pp. 485–487; bombicila artikolo de Mark Witmer.)
  • Martin, Alfred G. Hand-Taming Wild Birds at the Feeder. Brattleboro, VT: Alan C. Hood & Company. 1963. (Bombiciloj: pp 113–117)
  • Leister, Mary. "Cedar Waxwings: Unpredictable Birds." BirdWatcher's Digest. November/December 1991 (Vol 14, No. 2). pp. 50–55.
  • Iliff, Marshall J. "Identify Yourself: Waxwings – Cedar versus Bohemian." BirdWatcher's Digest. October 2001 (Vol 24, No. 1). pp. 38–42.
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51516, Bombycilla cedrorum, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Stiles and Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4

Libroj redakti

  • Witmer, M. C., D. J. Mountjoy, kaj L. Elliot. 1997. Cedar Waxwing (Bombycilla cedrorum). In The Birds of North America, No. 309 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Tezoj redakti

  • Holthuijzen AMA. Ph.D. (1983). DISPERSAL ECOLOGY OF EASTERN RED CEDAR JUNIPERUS VIRGINIANA L. (VIRGINIA). Virginia Polytechnic Institute and State University, United States – Virginia.
  • Howell JC. Ph.D. (1973). COMMUNICATIVE BEHAVIOR IN THE CEDAR WAXWING (BOMBYCILLA CEDRORUM) AND THE BOHEMIAN WAXWING (BOMBYCILLA GARRULUS). University of Michigan, United States – Michigan.
  • Mountjoy DJ. M.Sc. (1987). Behavioural ecology of the cedar waxwing during the breeding season. Queen's University at Kingston (Canada), Canada.
  • Putnam LS. Ph.D. (1948). THE BREEDING BEHAVIOR OF THE CEDAR WAXWING (BOMBYCILLA CEDRORUM). The Ohio State University, United States – Ohio.
  • Richardson RK. M.S. (1986). GROWTH PATTERN, NEST SUCCESS, AND PARENTAL INVESTMENT IN AN ISLAND POPULATION OF CEDAR WAXWINGS (BOMBYCILLA CEDRORUM) (MICHIGAN). Central Michigan University, United States – Michigan.
  • Witmer MC. Ph.D. (1994). Contrasting digestive strategies of frugivorous birds. Cornell University, United States – New York.

Artikoloj redakti

  • Brewer R & Drewiske DF. (1980). Cedar Waxwings Bombycilla-Cedrorum Catching Snowflakes. Jack Pine Warbler. vol 58, no 3. p. 121-122.
  • Browning MR & Banks RC. (1996). Bombycilla cedrorum Vieillot, (1808) and Troglodytes aedon Vieillot, (1809) (Aves, Passeriformes): Proposed conservation of the specific names. Bulletin of Zoological Nomenclature. vol 53, no 3. p. 187-200.
  • Brush AH. (1990). A POSSIBLE SOURCE FOR THE RHODOXANTHIN IN SOME CEDAR WAXWING TAILS - COMMENT. Journal of Field Ornithology. vol 61, no 3. p. 355-355.
  • Buchholz R & Levey DJ. (1990). The Evolutionary Triad of Microbes Fruits and Seed Dispersers an Experiment in Fruit Choice by Cedar Waxwings Bombycilla-Cedrorum. Oikos. vol 59, no 2. p. 200-204.
  • Burtt EHJ, Sustare BD & Hailman JP. (1976). Cedar Waxwing Feeding from Spider Web. Wilson Bulletin. vol 88, no 1. p. 157-158.
  • Dowler RC & Swanson GA. (1982). High Mortality of Cedar Waxwings Bombycilla-Cedrorum Associated with Highway Plantings. Wilson Bulletin. vol 94, no 4. p. 602-603.
  • Fisk EJ. (1970). Common Grackle Kills Cedar Waxwing in Air. Wilson Bulletin. vol 82, no 4.
  • Grubbe O. (1970). Something Concerning the Bombycilla-Cedrorum. Gefiederte Welt. vol 94, no 10. p. 184-187.
  • Hedrick LD & Woody AD. (1983). Northern Mockingbird Mimus-Polyglottos Kills Cedar Waxwing Bombycilla-Cedrorum. Wilson Bulletin. vol 95, no 1. p. 157-158.
  • Holthuijzen AMA & Adkisson CS. (1984). Passage Rate Energetics and Utilization Efficiency of the Cedar Waxwing Bombycilla-Cedrorum. Wilson Bulletin. vol 96, no 4. p. 680-684.
  • Hudon J & Brush AH. (1989). Probable Dietary Basis of a Color Variant of the Cedar Waxwing. Journal of Field Ornithology. vol 60, no 3. p. 361-368.
  • International Commission On Zoological N. (1998). Bombycilla cedrorum Vieillot, (1808) and Troglodytes aedon Vieillot, (1809) (Aves, Passeriformes): Specific names conserved. Bulletin of Zoological Nomenclature. vol 55, no 1. p. 62-63.
  • King DI. (1996). Carnivory observed in the Cedar waxwing. Wilson Bulletin. vol 108, no 2. p. 381-382.
  • Leck CF & Cantor FL. (1979). Seasonality Clutch Size and Hatching Success in the Cedar Waxwing Bombycilla-Cedrorum. Auk. vol 96, no 1. p. 196-198.
  • Levey DJ & Duke GE. (1992). How do frugivores process fruit? Gastrointestinal transit and glucose absorption in cedar waxwings (Bombycilla cedrorum). Auk. vol 109, no 4. p. 722-730.
  • Loncke DJ. (1973). Cedar Waxwing Courts White-Throated Sparrow. Auk. vol 90, no 3. p. 674-675.
  • McKay CR. (2000). Cedar Waxwing in Shetland: New to the Western Palearctic. British Birds. vol 93, no 12. p. 580-587.
  • Mountjoy DJ & Robertson RJ. (1988). Nest-Construction Tactics in the Cedar Waxwing. Wilson Bulletin. vol 100, no 1. p. 128-130.
  • Mountjoy DJ & Robertson RJ. (1988). Why Are Waxwings Waxy Delayed Plumage Maturation in the Cedar Waxwing. Auk. vol 105, no 1. p. 61-69.
  • Mulvihill RS, Parkes KC, Leberman RC & Wood DS. (1992). Evidence Supporting a Dietary Basis for Orange-Tipped Rectrices in the Cedar Waxwing. Journal of Field Ornithology. vol 63, no 2. p. 212-216.
  • Murphy MT, Cummings CL & Palmer MS. (1997). Comparative analysis of habitat selection, nest site and nest success by cedar waxwings (Bombycilla cedrorum) and eastern kingbirds (Tyrannus tyrannus). American Midland Naturalist. vol 138, no 2. p. 344-356.
  • Pittaway R. (1991). Orange-Banded Variant of the Cedar Waxwing. Ontario Birds. vol 9, no 1. p. 7-8.
  • Rodgers SPJ & Post W. (1989). Cedar Waxwing Breeding on the Lower Coastal Plain of South Carolina USA. Chat. vol 53, no 4.
  • Rothstein SI. (1971). High Nest Density and Nonrandom Nest Placement in the Cedar Waxwing. Condor. vol 73, no 4. p. 483-485.
  • Rothstein SI. (1972). Egg Shell Thickness and Its Variation in the Cedar Waxwing. Wilson Bulletin. vol 84, no 4. p. 469-474.
  • Rothstein SI. (1973). Variation in the Incidence of Hatching Failure in the Cedar Waxwing and Other Species. Condor. vol 75, no 2. p. 164-169.
  • Rothstein SI. (1976). Cowbird Parasitism of the Cedar Waxwing and Its Evolutionary Implications. Auk. vol 93, no 3. p. 498-509.
  • Studier EH, Szuch EJ, Tompkins TM & Cope VW. (1988). Nutritional Budgets in Free Flying Birds Cedar Waxwings Bombycilla-Cedrorum Feeding on Washington Hawthorn Fruit Crataegus-Phaenopyrum. Comparative Biochemistry & Physiology A. vol 89, no 3. p. 471-474.
  • Witmer MC. (2001). Nutritional interactions and fruit removal: Cedar Waxwing consumption of Viburnum opulus fruits in spring. Ecology. vol 82, no 11. p. 3120-3130.
  • Wolfenbarger DO. (1973). Cedar Waxwing Bombycilla-Cedrorum Feeds on Avocado Flowers. Proceedings of the Florida State Horticultural Society. vol 85, no 1973. p. 341-343.

Eksteraj ligiloj redakti