Amerika kaprimulgo

La Amerika kaprimulgoKomuna noktofalko, Chordeiles minor, estas unu el la plej konataj specioj de la birdoj de la familio de kaprimulgedoj en ties genro Chordeiles propra de Ameriko. Vere Amerikaj kaprimulgoj povus esti nomo por ĉiuj membroj de la genro Chordeiles aŭ eĉ de la tuta subfamilio Chordeilinae, sed ĉar tiuj ricevas ankaŭ la nomon de noktofalkoj, povas resti Amerika kaprimulgo por tiu ĉi specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika kaprimulgo
Amerika kaprimulgo
Amerika kaprimulgo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Genro: Chordeiles
Specio: Ch. minor
Chordeiles minor
(Forster,JR, 1771)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Ruĝe reproduktejo, blue vintrejo
Ruĝe reproduktejo, blue vintrejo
Ruĝe reproduktejo, blue vintrejo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Flugante

Aspekto redakti

La Amerika kaprimulgo estas tre malhela birdo, inter grizbruna kaj nigreca, kun kelkaj blankaj markoj. Plenkreskuloj havas malhelbrunajn, grizajn kaj blankajn markobildojn en supraj partoj kaj brusto; la longaj flugiloj estas nigraj kaj montras blankan kurban strion antaŭ la flugilpintoj dumfluge. La vosto estas malhele nigreca kun blanka strio; la subaj partoj estas helaj kun nigra striado. Maskla plenkreskulo havas blankan gorĝon; la ino havas helbrunan gorĝon.

Disvastiĝo kaj reproduktado redakti

La reprodukta vivejo estas malferma kamparo tra Nordameriko el suda Kanado tra Usono (escepte Kalifornion) ĝis Centrameriko. Ili kutime nestumas sur nuda grundo, foje en altetaj lokigoj inkludante arbostumpojn aŭ ŝtonetamasojn. Ili ĉefe preferas bruligitajn areojn en arbaroj. La du ovoj estas demetitaj rekte sur nuda grundo —ne estas vera nesto. Kovado estas farita ĉefe de la ino kaj dum 20 tagoj. Idoj elnestiĝas post 20 tagoj. Povas okazi dua ovodemetado en suda parto de Usono.

Tiuj nearktisaj birdoj vintras en Sudameriko el norda Kolombio al suda Brazilo kaj norda Ĉilio. Ili migras en aroj. Tiu ĉi specio estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo, ekzemple al Britio, IslandoAzoroj.

Kutimoj redakti

Ili kaptas flugantajn insektojn dumfluge, ĉefe mateniĝe aŭ krepuske, foje dumnokte profitante la lunlumon aŭ tiun de la stratoj.

La voĉo estas mallonga piit kutime aŭdata de supre. La masklo realigas enaeran ceremonion dum pariĝado, produktante resonadon fine de falflugo. La sono estas produktita de la aero resonanta tra la flugilpintoj.

Taksonomio redakti

La scienca nomo por tiu specio, minor, alportas ian konfuzigon. Originale tiu ĉi specio estis lokita en la genro Caprimulgus, kaj vere tiam ĝi estis pli malgranda ol kelkaj aliaj membroj de tiu ĉi genro, kiel la Almozulo, Caprimulgus vociferus. Tamen, kiam la Komuna noktofalko translokiĝis al la genro Chordeiles, ĝi estis en la mala situacio dum estas nomata minor (malgranda), eĉ kvankam ĝi estas pli granda ol la Eta noktofalko, Chordeiles acutipennis.

Subspecioj redakti

 
Pentraĵo
  • Chordeiles minor minor (J.R. Forster, 1771)
  • Chordeiles minor asserriensis, Cherrie, 1896
  • Chordeiles minor chapmani, Coues, 1888
  • Chordeiles minor divisus
  • Chordeiles minor henryi, Cassin, 1855
  • Chordeiles minor hesperis, Grinnell, 1905
  • Chordeiles minor howelli, Oberholser, 1914
  • Chordeiles minor neotropicalis, Selander & Alvarez del Toro, 1955
  • Chordeiles minor panamensis, Eisenmann, 1962
  • Chordeiles minor sennetti, Coues, 1888
  • Chordeiles minor twomeyi

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti