La Amerika skolopo, Scolopax minor, estas tre eta sed fortika vadbirdo - nur 25 ĝis 31 cm longa, enverguro de 42 ĝis 48 cm kaj pezo de 120 ĝis 280 g- de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa, hela kaj mallarĝa beko kaj kamufla bruna plumaro nigre makulita supre kaj oranĝa sube.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
American Woodcock
Amerika skolopo en nesto
Amerika skolopo en nesto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Skolopoj Scolopax
Specio: S. minor
Scolopax minor
Gmelin, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Philohela minor

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
מפת תפוצה
mapo

Aspekto redakti

Plenkreskuloj havas mallongajn rozkolorecajn krurojn kaj tre longan rektan bekon kun artikita pinto. La korpo estas cinamokolora supre kaj pli hela sube; kamufla entute. Ili havas grandajn nigrajn okulojn alte lokitajn enkape. Apenaŭ estas kolo. La flugiloj estas larĝaj kaj rondformaj kaj la vosto mallonga. Inoj estas iomete pli grandaj.

Tiu specio havas, kiel aliaj specioj de la sama genro, malhelajn striojn ĉekape ne tiom laŭlonge de la vizaĝo sed pli videble laŭlarĝe de flanko al flanko sur la krono ĝis la kolo; pli precize temas pri tri tre larĝaj nigraj bendoj -poste aliaj pli mallarĝaj ĉekole- kaj inter ili mallarĝaj helbrunaj strioj.

Disvastiĝo redakti

Ties reprodukta medio estas malsekaj arbaraj zonoj en orienta Usono. La norda loĝantaro -suda Kanado kaj norda Usono – migras al sudaj partoj de ties reprodukta teritorio – Meksika Golfo. Meze estas loĝanta loĝantaro. Laŭ julaj kalkuladoj vintraj renkontiĝoj estas pli multnombraj en la norda duono de Alabamo. Ties reveno norden estas tre malregula. Migrado okazas nokte, solece kaj per malalta flugo. Foje oni haltas ĉe urbaj parkoj. La specio estas minacata de ĉasado kaj de akcidentoj dum migrado. Oni supozas ke estas ĝis 5 milionoj da birdoj.

Kutimoj redakti

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado -movebla bekopinto helpas- en milda grundo interarbusta, kutime tre kaŝita de homa rigardo. Ili manĝas ĉefe tervermojn kaj insektojn, kaj ankaŭ iomete da planta materialo, kiel semoj. Ili estas krepuskaj kaj pli aktivaj noktiĝe kaj mateniĝe. Idoj estas frumaturaj.

Reproduktado redakti

Maskloj ludas spiralflugajn ceremoniojn dum pariĝado produktante specifanbruon per siaj flugilaj plumoj. Tiuj ludoj okazas super malfermaj zonoj ĉe manĝejoj noktiĝe kaj mateniĝe kaj se lunlumo sufiĉas eĉ dum tiuj noktoj. La ceremonioj ripetiĝas dum kvar monatoj foje eĉ se la inoj jam finis kovadon kaj elnestiĝis. Post tiuj ceremonioj la inoj elektas la masklojn kiuj estas poligamoj; la inoj zorgas sole la idojn, foje protektas ilin per konfuzigaj ceremonioj, ke ili estas vunditaj. Ili nestumas surplanke en malferma arbara lokiĝo. La ino demetas 3 ĝis 5 grizecajn ovojn. Kovado daŭras 3 semajnojn. La idoj elnestiĝas horojn post eloviĝo kaj patrino manĝigas la unuan semajnon sed ili ekmanĝas post eloviĝo. Ili ekflugas post duonmonato kaj sendependiĝas post pli ol unu monato. Ili maturiĝas post unu jaro kaj vivas ĝis 8 jarojn.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • Joe Choiniere (somero 2006). “Seasons of the Woodcock: The secret life of a woodland shorebird”, Sanctuary: The Journal of the Massachusetts Audubon Society 45 (4), p. 3–5. 

Eksteraj ligiloj redakti