Amfroipret

komunumo en Francio

Amfroipret estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Amfroipret
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay
INSEE kodo 59006 [+]
Poŝtkodo 59144
Kodo laŭ INSEE 59006
Demografio
Loĝantaro 223  (2021) [+]
Loĝdenso 145 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 17′ N, 3° 44′ O (mapo)50.283.7375Koordinatoj: 50° 17′ N, 3° 44′ O (mapo) [+]
Areo 1,54 km² ( 154 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Amfroipret (Nord)
Amfroipret (Nord)
DEC
Amfroipret
Amfroipret
Situo de Amfroipret
Amfroipret (Francio)
Amfroipret (Francio)
DEC
Amfroipret
Amfroipret
Situo de Amfroipret

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amfroipret [+]
vdr

Fine de 2021 en la komunumo vivis 223 loĝantoj sur areo de 1,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 145 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries.

Geografio redakti

Amfroipret geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La vilaĝo Amfroipret troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Amfroipret etendiĝas sur 1,54 km².

Historio redakti

La nomo de Amfroipret estis menciita jam en la jaro 1147, kaj verŝajne originis pro la malnomadigo de franka tribo. Ĝi estis denove menciita en 1297 en letero fare de Johano de Avesnes, grafo de Henegovio.

Laŭ bildo en la albumoj de Croÿ, Amfroipret posedis komence de la 17-a jarcento gravan mezepokan kastelon, kiu havis plurajn kvadratajn turojn de variaj altoj.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo Saint-Nicolas estis konstruita en 1860. Ĝia grundo estis farita el loka blua ŝtono. Ĝi cetere entenas baptujon el la jaro 1514.

Administrado redakti

Amfroipret apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti