Kiel amika pafo estas konata en la militista ĵargono la pafoj venantaj el sama flanko dum milito aŭ bataloj. Tiaj akcidentoj ĝenerale okazas pro eraroj, preskaŭ ĉiam homaj, kutime pro la misidentigo de la celata objekto . Ene de la ŝtatoj membroj de NATO tio kutime nomiĝas bluo kontraŭ bluo (ĉar tiu estas la koloro de la NATO-aliancitoj kaj oranĝo estis de la trupoj de la Varsovia Pakto). Ankaŭ estas uzata la vorto "fratmortigo" sed malĝuste, ĉar la fratmortigo estas volonta ago dume la amika pafo estas akcidentaĵo.

Ĝenerale tiaj okazintaĵoj okazas en la atakoj aero-tero, tero-aero ĉar la kunordigado de la aera spaco dum milito estas unu el la plej komplikaj aferoj. La alteco, la sunreflekto, spertomanko aŭ aliaj faktoroj okazigas la amikan pafon.