Anmitsu

(Alidirektita el Ammicu)

Anmitsu (japane: あんみつ) estas japana dolĉaĵo, wagashi, tre ŝatata dum deko da jaroj.

Anmitsu

Ĝi estas farita el malgrandaj agaragarkuboj, travidebla ĵeleo farita el algoj, kiujn oni servas en bovlo kun anko (an estas la unua parto de anmitsu), pasto el ruĝaj azuki-faboj, kuiritaj pizoj, pecoj de ananaso kaj ĉerizoj. Ofte estas aldonita bovleto de dolĉa nigra siropo, mitsu (la dua parto de anmitsu), kiun oni verŝas super la ĵeleo antaŭ manĝo. Anmitsu estas kutime manĝata per kulero kaj forko.

Variantoj redakti

Ekzistas kelkaj variaĵoj de tiu deserto.