Amono

grava antikva egipta diaĵo

Amono (ankaŭ Amon, Amun, Amen, Amana; egipte jmn, rekonstruita kiel /jaˈmaːnuw/ (malnovegipte kaj frumezegipte) → /ʔaˈmaːnəʔ/ (mezegipte) → /ʔaˈmoːn/ (malfruegipte), kopte Ⲁⲙⲟⲩⲛ, Amoun; malnovgreke Ἄμμων Ámmōn; fenice: 𐤀𐤌𐤍, latinliterigita: ʾmn) estis grava antikva egipta diaĵo kiu aperas kiel membro de la Ogdoado, la okopo de ĉefaj dioj de Ĥmungreke Ερμούπολις, Hermópolis. Amono estis atestita ekde la Malnova Regno kune kun sia edzino Amunet (pli poste en la kojnea greka Αμαυνι, Amanui). Kun la 11-a dinastio (ĉ. la 21-a jarcento a.K.), Amono pliiĝis al la pozicio de patrona diaĵo de Tebo anstataŭigante Montu.[1]

Amono
egipta dio • ĉiela dio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
imn
n
C12
Transskribo egipte jmn, pli vidu tekste
Greka nomo Ἄμμων, Ámmōn
Kopta nomo Ⲁⲙⲟⲩⲛ, Amoun
En aliaj religioj Zeŭso
Kulto
Patro Ĥonsu
Edzo/Edzino Mut
Infanoj Ĥonsu, Montu
vdr

Fine de da 18-a jarcento a.K., ĉiam pli graviĝis la enmarŝintaj Heka Ĥasut (greke Ύκουσσώς, Hikussos, latinigite Hyksos), grupoj de ŝemidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj 1719 kaj 1692 antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj ĉevaloj, batalĉaroj kaj pafarkoj. La Heka Ĥasut komence okupis la orientan Nildelton, deklaris la urbon Avaris (egipte Hut-waret, greke Αὔαρις) sian ĉefurbon, iom post iom konkeris pli da teritorio, ĝis ili kontrolis la tutan Suban Egiption kaj konsistigis la dekkvinan dinastion. Kiam en la 16-a jarcento a.K. Tebo kun sia armeo ribelis kontraŭ la Heka Ĥasut kaj kun la regado de la faraono Amosis la 1-a, Amono akiris nacian gravecon, esprimitan en sia kunfandiĝo kun la Suna dio, Reo, kiel Amon-Reo (respektive Amon-Re, alternative literumita Amon-RaoAmon-Ra). Li tiam konsideriĝis la reĝo de la dioj, kaj li retenis ĉefan gravecon en la egipta panteono ĉie en la Nova Regno (kun la escepto de la "Atonisma herezo" sub Aĥnatono).

Referencoj redakti

  1. David Warburton, Architecture, Power, and Religion: Hatshepsut, Amun and Karnak in Context, "Arkitekturo, potenco kaj religio: Hatŝepsut, Amono kaj Karnako en kunteksto", 2012, p. 211 (ISBN 9783643902351) (angle)