Amor Estranho Amor

Amor Estranho Amor ("Amo Stranga Amo") estas brazila filmo, lanĉita en 1982, temanta pri adolesko, do la transira fazo en homa vivo inter infaneco kaj plenkreskeco. Ĝin reĝisoris Walter Hugo Khouri. Kiel 11-jarulo en la filmo ĉefrolas Marcelo Ribeiro, kiu ludas la antaŭ-adoleskanton Hugo kiu laŭ la scenaro ekkonas amadon kaj amoron interalie kun la aktorinoj Vera Fischer kaj Xuxa. La kreaĵo estis la unua filmo de Xuxa.