Amoro (dio)

Romia dio de deziro kaj eroto

Amoro (aǔ Kupido) estas dio de amo kaj filo de Venuso. En antikva Romio li prezentatas per figuro de nuda, flugilhava knabo ark-pafanta al enamiĝontoj. Lia greka ekvivalento nomiĝas Eroso.

"Amoro"
William-Adolphe Bouguereau
Amoro
Sekso vira
Eble sama Eroso
Familio
Patro Merkuro
Patrino Venuso
vdr
"Amoro venkas ĉion" (Amor Vincit Omnia, 1602)
Michelangelo Caravaggio.

Laŭ Francisko Azorín Amoro estas Romana dio, filo de Venuso kaj Jupitero, simbolo de la amo: ofte reprezentita de la artistoj kiel blinda, flugilhava junulo, sage armita.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 13.

Eksteraj ligiloj redakti