Amriswil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Amriswil (stacidomo).

Amriswil estas urbo kaj komunumo de la distrikto Arbon (ĝis la 31-a de de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 11517 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Amriswil
Blazono de Amriswil
Panorama bildo de Amriswil
Panorama bildo de Amriswil
Panorama bildo de Amriswil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Arbon
Koordinatoj  47° 33′ 0″ N 9° 18′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.30000 °O / 47.55000; 9.30000 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 0″ N 9° 18′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.30000 °O / 47.55000; 9.30000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11517
Areo 19,1 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 8580
Komunumkodo 4461
Mapo de Amriswil
vdr

Geografio redakti

Amriswil situas ĉe la sude de la montoĉeno Seerücken meze inter Weinfelden kaj Romanshorn. La urbo konsistas el la municipoj Amriswil, Biessenhofen, Hagenwil, Hemmerswil, Mühlebach ĉe Amriswil, Oberaach, Räuchlisberg kaj Schocherswil.

Najbaraj komunumoj redakti

Amriswil limas en nordo al la komunumoj Sommeri kaj Hefenhofen, en oriento al Salmsach kaj Egnach, en sudo al Muolen (Kantono Sankt-Galo) kaj Zihlschlacht-Sitterdorf, kaj en okcidento al Erlen.

Trafiko redakti

Amriswil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo tra Bielo, Zuriko, Vinterturo kaj Weinfelden al Romanshorn. Pluraj poŝtaŭtolinioj konektas la urbon Amriswil kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Amriswil datiĝas el la jaro 799 kiel Amalgeriswilare.

Esperanto-Movado redakti

Instruis Esperanton en Amriswil en la 1920-aj jaroj Fritz Semmle (n. 1896 kaj m. 1996), kiu estis unu el la unua baha-anoj de Svislando kaj kiu korespondis kun Lidia Zamenhof, kiu lin siatempe foje vizitis en sia hejmo.

Ek de la 1930-aj jaroj aktivis en Amriswil la arkitekto Fanz Rispy (n. 1903 kaj m. 1972), kiu estis tie UEA-delegito.¹

Fontoj redakti

¹ Enciklopedio de Andreas E. Künzli Universalaj Lingvoj en Svislando (p.  681)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti