Amsoldingen

komunumo de Svislando


Amsoldingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 805 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Amsoldingen
Blazono de Amsoldingen
Blazono de Amsoldingen
Blazono de Amsoldingen
Amsoldingen
Amsoldingen
Amsoldingen kun Stockhorn
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 43′ 41″ N 7° 34′ 59″ O / 46.72806 °N, 7.58306 °O / 46.72806; 7.58306 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 41″ N 7° 34′ 59″ O / 46.72806 °N, 7.58306 °O / 46.72806; 7.58306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 805
Areo 4,71 km²
Alteco 637 m super marnivelo
Poŝtkodo 3633
Komunumkodo 0921
Mapo de Amsoldingen
Mapo de Amsoldingen
Mapo de Amsoldingen
vdr

Geografio redakti

Amsloldingen situas en Berna Oberlando sudokcidente de la urbo Thun en la Svisaj Antaŭalpoj ĉe la bordo de la Lago de Amsoldingen. En okcidento de la komunumo krome situas la Lago de Uebeschi kaj inter la du lagoj la marĉo Rotmoos. La komunumo konsistas el la vilaĝo Amsoldingen (sur alteco de 643 m s.m.) kaj la setlejoj Stäghalte (sur alteco de 640 m s.m. en nordo de la komunumo), Galgacher (sur alteco de 640 m s.m. sudoriente de Stäghalte), Hurschgasse (sur alteco de 642 m s.m. rekte sudoriente de la vilaĝo Amsoldingen) kaj Teufmatt (sur alteco de 647 m s.m. en sudoriento de la komunumo oriente de la lago). Krome al la komunumo apartenas pluraj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,71 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj de arbaro, 60,3% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Amsoldingen limas en nordo al Thierachern, en oriento al Thun, en sudoriento al Zwieselberg, en sudo kaj okcidento al Höfen ĉe Thun, kaj en nordokcidento al Uebeschi.

Trafiko redakti

Amsoldingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojoj n-ro 1106 de Uetendorf al Reutigen kaj la vojo n-ro 1107 de Thun al Oberstocken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 2 kilometrojn nordoriente de la komunumo en Thun. Per la buslinio de la regiona trasportreto Thun-Interlaken de Blumenstein al Steffisburg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Ekonomio redakti

Amsoldignen konservis sian kamparan karakteron, kvankam nuntempe pligranda parto de la loĝantaro laboras en la proksima urbo Thun. En Amsoldingen estas produktita la amsoldinga fromaĝo, dura fromaĝo el kruda lakto, kio iomete similas al la fromaĝo de Emme-Valo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Amsoldingen datiĝas el la jaro 1175 kiel Ansoltingen. Dum la mezepoko la sorto de Amsoldingen dependis de la Abatejo Amsoldingen. Post la reformacio Berno submetas Asoldingen al la tribunalo Thun sub la supera jurisdikcio de la Kampartribunala Seftigen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Amsoldingen estis la ĉefloko de la helveta distrikto Oberseftigen. Post la fino de la Helveta Respubliko Amsoldingen estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Thun.[3]

Jakoba vojo redakti

La preĝejo de Amsoldingen estis dum mezepoko stacio de de la Jakoba vojo tra Berna Oberlando.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti