Amstel

rivero en Nederlando

La rivereto Amstel (Aeme-stelle, malnovnederlanda vorto por akveca teritorio) estas kanaligita rivero de 31 kilometroj en la sudo de la nederlanda provinco Nord-Holando. La teritorio ĉe ambaŭ bordoj de la rivero nomatas "Amstelland".

Amstel
rivero • gracht
Bazaj informoj
Longeco 31 km
Fluo
Geografio
Landoj Nederlando
Regionoj Nord-Holando
vdr
situo de la rivereto Amstel
La rivereto Amstel en Amsterdamo, fone la ponto Magere Brug
palaco Oostermeer borde de la rivereto Amstel

Historio redakti

Dum la mezepoko la marĉa areo (nederlande veen) ĉirkaŭ la rivereto estis pli kaj pli sekigita. La gajnita teritorio estis agrikulture uzata, pli poste oni ankaŭ forprenis torfon por bruligado. Komence de la 13-a jarcento okcidente de la vilaĝo Ouderkerk aan de Amstel ekestis la marĉlaborista loĝloko Amstelveen.

Per konstruo de digo en la 13-a jarcento ĉe la norda parto de la rivero ekestis la fiŝista vilaĝo Amsterdamo, kiu unuafoje skribe menciiĝis en 1275 kaj ricevis urbajn rajtojn en 1300. Pro sia favora situo ĉe la golfo Zuiderzee, kiu faciligis ŝipan komercon kun nordokcidenta Germanio kaj plu kun Skandinavio, kaj la bona rivera konekto al Dordrecht kaj Antverpeno, la vilaĝo iĝis urbeto kaj prospera komerca centro.

Rivera vojo redakti

Origine la rivereto Amster ekestis per konfluo de la riveretoj Drecht kaj Kromme Mijdrecht sude de Uithoorn. Pro la kanaligo kaj la konstruo de kanalo Amstel-Drecht, la malnova rivervojo ne plu bone rekoneblas. Parto de la origina rivereto Amstel nun estas parto de la kanalo Amstel-Drecht. La rivereto havas plurajn nacie konatajn pontojn, aparte en la urbo Amsterdamo.

Konstruaĵoj redakti

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj borde de ĝi ekestis pluraj luksaj vilaoj de riĉaj civitanoj, interalie la palaco Oostermeer bildigita maldekstre.

La Amstelhof estas iama maljunulejo kaj nuntempe hejmo de la muzeo Hermitage Amsterdam. Ĝi estis konstruita ĉe la rivero Amstel en 1682.