Amsterdam-Insulo (france Île Amsterdam, ankaŭ Nouvelle Amsterdam) estas malgranda insulo en suda Hinda Oceano. Ĝi apartenas al la francaj transmaraj teritorioj.

Amsterdam-Insulo
Satelita bildo de la Amsterdam-Insulo
Satelita bildo de la Amsterdam-Insulo
vulkanoinsuloadministra teritoria unuolafkupolo
Akvejo Hinda Oceano
Insularo Sankta Paŭlo kaj Amsterdam
Geografia situo 37° 49′ 40″ S, 77° 33′ 40″ O (mapo)-37.82777777777877.561111111111881Koordinatoj: 37° 49′ 40″ S, 77° 33′ 40″ O (mapo) f1
Amsterdam-Insulo (Hinda oceano)
Amsterdam-Insulo (Hinda oceano)
DEC
Amsterdam-Insulo
Amsterdam-Insulo

Map

Longo 10 kmf2
Larĝo 7 kmf3
Areo 57,5 km² f4
Plej alta loko Mont de la Dives
881 mf5
Administrado Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
Malkovro 18-an de marto 1522, fare de Juan Sebastián de Elcano
Loĝantaro 35 (Stacia spersonaro)
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Esplora stacio Martin de Viviès
Mapo
Mapo
vdr
Situo de la insulo

Geografio redakti

 
Ortografia projekcio

La insulo havas vulkanan devenon. La stratovulkano estas aktiva. La insulo longas 10 km, larĝas 7 km kaj havas la surfacon de 57,5 km². La plej granda alto estas la Monto de la Dives kun 867 m. La bordoj estas krutaj kaj nealireblaj en okcidento kaj formas bordajn klifojn ĝis alto de 660 m. La distanco al la pli malgranda najbara insulo Sankta-Paŭlo estas 92 km.

Malkovro kaj okupado redakti

La insulon malkovris Juan Sebastián Elcano en 1522 kaj donis al ĝi modeste sian nomon. La nederlanda kapitano Anthonie van Diemen en 1633 alinomis la insulon post sia ŝipo. Oni science esploris la insulon nur ĉe fino de 1857 en kadro de la Novara-ekspedicio. Du provoj por setliĝi en la insulo missukcesis (1870/71 kaj 1928/31). La insulo estas parto de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj kaj estas neloĝata krom kelkaj esploraj stacioj. Tion kaŭzas la mankantaj havenoj.

Ekonomio redakti

La insulojn dezertigis postlasitaj dombestoj de balenkaptistoj, peltbestaj ĉasistoj. La sovaĝiĝintaj domporkoj, hundoj formortis mem, oni ekstermis la domkaprojn, malpliiĝis nombro de la dombovoj. Krom tio, oni limigis movareon de la bovoj sur areo, ĉirkaŭita per barilo.

Flaŭro redakti

 
Aro de Phylica arborea sur la insulo

La flaŭro estas relative abunda kaj entenas la raran arbospecion Phylica arborea, kiu cetere kreskas sur Tristan da Cunha.

Faŭno redakti

Sur la insulo vivas specioj kiel amsterdam-insula albatroso (Diomedea amsterdamensis), granda rabmevo (Stercorarius skua), antarkta ŝterno (Sterna vittata), azena pingveno (Pygoscelis papua), subantarkta marurso (Arctocephalus tropicalis), suda marelefanto (Mirounga leonina) kaj la lastaj tute sovaĝiĝintaj hejmbovoj.

La amsterdama anaso nun estas formortinta, post la troa ĉasado de balenkaptistoj.

Apero en literaturo redakti

La insuloj - kun la najbara insulo Sankta-Paŭlo - estas la scenejo de la romano La infanoj kaj la kapitano Grant de Jules Verne.

Literaturo redakti

  • Alfred van Cleef: Die verirrte Insel. Eine Reise zum abgelegensten Punkt der Welt. marebuch, Verlag Piper, ISBN 3-492-23967-6

Vidu ankaŭ redakti

Turismo redakti

Unufoje en tri monatoj venas provianta ŝipo (nomata Marion Dufresne 2) el Reunio, ofte kun turistoj kiuj restas dum unu tago.

Eksteraj ligiloj redakti