Amt Banzkow

komunumaro de Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio

Amt Banzkow ĝis la jaro 2013 estis administra komunumaro en Germanio, do libervola ligo de pluraj najbaraj komunumoj por kuna plenumo de iuj servoj por la komunumaj loĝantoj. Ĝi troviĝis en la distrikto Ludwigslust-Parchim de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj ampleksis la tri komunumojn Banzkow kun la partoj Goldenstädt, Jamel kaj Mirow, Plate kun la partoj Consrade kaj Peckatel, kaj Sukow kun la parto Zietlitz. Fine de la jaro 2012 la komunumaro havis 7615 loĝantojn. Ekde la 1-a de januaro 2014 la tri komunumoj apartenas al la pligrandigita komunumaro Amt Crivitz.

Amt Banzkow
Blazono
Amt Banzkow (Germanio)
Amt Banzkow (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Ludwigslust-Parchim
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo LUP
Politiko
Adreso de la administrejo Schulsteig 4
19079 Banzkow
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 32′ N, 11° 31′ O (mapo)53.533311.5167Koordinatoj: 53° 32′ N, 11° 31′ O (mapo)
Areo 95,68 km²
vdr