Amt Märkische Schweiz

Amt Märkische Schweiz [Amt MERkiŝe Ŝvajc] estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Märkisch-Oderland en la federacia lando Brandenburgio kaj ekestis en 1992. Fine de decembro 2022 ĝi havis 10 731 loĝantojn. La administra centro de la komunumaro situas en la urbo Buckow [BUko:].

Amt Märkische Schweiz
Blazono
Amt Märkische Schweiz (Germanio)
Amt Märkische Schweiz (Germanio)
DEC

Map

Amt
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Märkisch-Oderland
Urborajtoj Komunumaro (Amt)
Aŭtomobila kodo MOL
Oficiala Municipokodo 120645408
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Rolf-Dietrich Dammann
Titolo de komunumestro Amtsdirektor
Adreso de la administrejo Hauptstraße 1
15377 Buckow
Demografio
Loĝantaro 10731 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 34′ N, 14° 4′ O (mapo)52.56786114.073333Koordinatoj: 52° 34′ N, 14° 4′ O (mapo)
Oficiala retejo http://www.amt-maerkische-schweiz.de/
vdr

Nomo redakti

La germanlingva nomo "Märkische Schweiz" signifas "margraflanda Svislando", aŭ pli kompreneble "pejzaĝo de la historia margraflando Brandenburgio pli monteta ol la ĉirkaŭa teritorio". La komparo kun la Alpoj de Svislando kompreneble estas forte troigita, ĉar Brandenburgio estas parto de la mezeŭropa malaltebenaĵo etendiĝanta de Flandrio ĝis la oriento de nuna Pollando, en kiu tute mankas altaj montoj, sed la kompare al la ĉirkaŭaĵo pli monteta pejzaĝo tamen rimarkeblas diferenca.

Membraj komunumoj redakti

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

  1. Buckow, urbo (1503)
  2. Garzau-Garzin (468)
  3. Oberbarnim (1969)
  4. Rehfelde (5334)
  5. Waldsieversdorf (851)
 
la komunumara teritorio (ruĝe) en la distrikto


Referencoj redakti