Amt Unterspreewald
Amt Unterspreewald [Amt UNtaŝprevalt] estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio kaj ekestis la 1-an de januaro 2013 el la antaŭaj komunumaroj Unterspreewald ("malsupra Spree-arbaro") kaj Golßener Land. Fine de decembro 2011 la antaŭaj du komunumaroj kune havis 9240 loĝantojn. La administra centro de la komunumaro situas en la urbo Golßen [GOLsn].
Amt Unterspreewald | |||||||
| |||||||
Amt | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Brandenburgio | ||||||
Distrikto | Distrikto Dahme-Spreewald | ||||||
Urborajtoj | Komunumaro (Amt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 035474 | ||||||
Poŝtkodo | 15910 | ||||||
Aŭtomobila kodo | LDS | ||||||
Subdivido | 10 komunumoj (Gemeinden) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jens-Hermann Kleine | ||||||
Titolo de komunumestro | Amtsdirektor | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 41 15938 Golßen | ||||||
Demografio | |||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 58′ N, 13° 36′ O (mapo)51.97083333333313.604722222222Koordinatoj: 51° 58′ N, 13° 36′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 53 m | ||||||
Areo | 379,03 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.unterspreewald.de/ | ||||||
Membraj komunumoj redakti
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]
- Bersteland (865)
- Drahnsdorf (678)
- Golßen, urbo (2505)
- Kasel-Golzig (669)
- Krausnick-Groß Wasserburg (622)
- Rietzneuendorf-Staakow (608)
- Schlepzig (607)
- Schönwald (1203)
- Steinreich (452)
- Unterspreewald (780)