Amy Lynn CHUA [ĉuŭa] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1962 en Champaign) estas usona juristino kaj verkistino.

Amy Chua
Persona informo
Naskonomo Amy Lynn Chua
Naskiĝo 26-a de oktobro 1962
en Champaign, Illinois, Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usona
Edukado Universitato Harvard
Alma mater Harvard College • jura altlernejo Harvard vd
Familio
Patro Leon O. Chua vd
Edz(in)o Jed Rubenfeld
Infanoj 2
Profesio
Okupo Profesoro ĉe Yale Law School
Laborkampo internaciaj rilatojjurokomerca juro • ethnic relations vd
Aktiva en New Haven vd
Verkado
Temoj Internaciaj rilatoj, politika scienco, sociologio
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo kaj kariero redakti

La ĉindevenaj gepatroj de Chua enmigris el la Filipinoj usonen. Kiam Chua havis 8 jarojn, ŝia familio translokiĝis al Berkeley (Kalifornio). En lernejo, ŝi estis ofte ĉikanita pro ŝia ĉina akĉento. Ŝi vizitis la El Cerrito High School antaŭ ol ŝi eniris la Harvard Universitaton kaj studis ekonomikon, en 1984. Post ŝia diplomo, ŝi ankaŭ studis juron kaj ricevis sian doktorigan gradon ĉe la sama universitato. [1]

Verkoj redakti

Chua verkis kvin librojn: du temas pri eksteraj rilatoj, unu libro temas pri ŝia persona vivo kiel patrino kaj la du aliaj temas pri diversaj etnoj kaj enmigrantoj en Usono. [2]

Bibliografio redakti

  • World On Fire: How Exporting Free Market Democracy Breeds Ethnic Hatred and Global Instability. 2002. Doubleday. (ISBN 978-0385512848)
  • Day of Empire: How Hyperpowers Rise to Global Dominance – and Why They Fall. 2009. Anchor. (ISBN 978-1400077410)
  • Battle Hymn of the Tiger Mother. 2011. Penguin Books. (ISBN 978-0143120582)
  • The Triple Package: How Three Unlikely Traits Explain the Rise and Fall of Cultural Groups in America. 2014. Penguin Books. (ISBN 978-1594205460)
  • Political Tribes: Group Instinct and the Fate of Nations. 2018. Penguin Books. (ISBN 978-0399562853)

Referencoj redakti

  1. The truth about the Tiger Mother's family (artikolo ĉe The Guardian, vizitita la 3-an de junio 2019)
  2. Political Tribes (artikolo ĉe Penguin Random House, vizitita la 3-an de junio 2019)