Anaforo (lingvoscienco)

En lingvoscienco, anaforo estas okazaĵo de esprimo aludanta aŭ signanta jaman esprimon, aŭ same signanta kiel tiu jama esprimo. Ĝenerale, anaforaj esprimoj estas pro-formoj, iaj deiksoj aŭ simple elipsoj.

Kontraste, aludi aŭ signi ankoraŭ venontan esprimon nomiĝas kataforo, dum aludi aŭ signi la meman esprimon estas sinaludo aŭ sinsignado. Anaforoj, kataforoj, kaj sinaludoj ĉiuj estas la tri specoj de endoforoj, t.e. aludado aŭ signado ion en la sama teksto mem. Aludoj aludantaj kaj signoj signantaj ion en la reala mondo kaj ne en la parolo de la parolanto estas ne-endoforaj; ili nomiĝas ekzoforoj.

Ekzemploj redakti

(1) La simio prenis la bananon kaj ĝin manĝis. La vorto ĝi funkcias anafore, ĉar ĝi signas jame menciitan bananon.
(2) Lidia iris hejmen, ĉar ŝi sentis sin malsana. La vorto ŝi funkcias anafore, ĉar ĝi signas jame meniciitan Lidian.
(3) Por ĝin manĝi, la simio devis unue perlabori la bananon. La vorto ĝi funkcias katafore, ĉar ĝi signas ankoraj menciotan bananon.
(4) Kio estas tio? La vorto tio funkcias ekzofore, se ĝi signas objekton en la ĉikaŭejo.

Iom malsamaj difinoj de anaforo redakti

Pli limigita nocio redakti

Laŭ pli strikta difino, anaforo temas nur pri aludo aŭ signo al antaŭa diraĵo aŭ frazo. [mankas fonto]

Pli ĝenerala nocio redakti

Laŭ pli ĝenerala difino de iuj lingvistoj, anaforo temas pri ĉia ajn aludo. [mankas fonto]

En generativa gramatiko redakti

La termino anaforo uzatas en generativa gramatiko por nomi refleksivajn pronomojn kaj reciprokajn pronomojn kaj similajn esprimojn en la diversaj lingvoj. Tiasence anaforoj devas havi rigore lokajn aludatajn esprimojn, ĉar ili ricevas sian signivon el la loka sintaksa operacio (aŭ interpreta regulo) konata kiel fiksado (en:binding).

Anafora resolucio redakti

Anafora resolucio signifas klarigon pri tio, al kio rilatas anaforo, kaj ofte necesas kiam oni prenas frazon el ties kunteksto. Ekz:

(5) La Ĉefministro de Nov-Zelando hieraŭ nin vizitis. La vizito estas la unua fojo ke ŝi venis al la Centra Oficejo.

Se oni citas sole nur la duan frazon el (5), necesas klarigi la anaforon, ke la frazo solstara ankoraŭ havu sencon, ekz. (6):

(6) La vizito estas la unua fojo ke La Ĉefministro de Nov-Zelando venis al la Centra Oficejo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti