Verda Ŝtelo

(Alidirektita el Anagramoj)

Verda Ŝtelo (ankaŭ nomata Anagramoj) estas tabulludo kiu estas ludata per tegoletoj kun literoj. Ekzemple oni povas uzi la tegoletojn el alia vortludo kiel SkrabloVorto-Mozaiko. Ĉi tiu ludo funkcias tre bone en Esperanto. En la komenco, ĉiuj tegoletoj estas kaŝitaj. Dum la ludo, oni laŭvice metas kaj montras tegoletojn unu post la alia sur la tablon.

Anagramoj
tabulludo
vdr

Krei vorton redakti

Kiam ludanto vidas vorton inter la tegoletoj en la mezo, tiu krias la vorton kaj prenas la tegoletojn de tiu vorto antaŭ sin. Vorto povas esti radiko (sen finaĵo) aŭ normala vorto (kun finaĵo aŭ finaĵoj). Oni ne rajtas krei vorton kiu jam ekzistas sur la tablo.

Ŝteli vorton redakti

Oni ankaŭ povas ŝteli vorton de alia ludanto miksante ĉiujn tegoletojn de unu vorto de kunludanto kaj aldonante kelkajn de la mezo. Sed, ĉiam kiam oni ŝtelas, oni devas ŝanĝi la radikon. Oni ankaŭ povas ŝteli siajn proprajn vortojn ĉi tiel. Oni ofte ŝtelas siajn proprajn vortojn por certigi ke aliaj ne faru. Oni ne rajtas ŝteli vorton kiu kreas vorton kiu jam ekzistas sur la tablo.

Fina venko redakti

La ludo finiĝas kiam ĉiuj tegoletoj estas montrataj kaj neniu plu povas krei aŭ ŝteli alian vorton. Tiu kiu havas la plejmulton da tegoletoj venkas.

Interreta versio redakti

Ekzistas versio kiun oni povas ludi en Esperanto per la interreto kiu nomiĝas Verda Ŝtelo.

Ankaŭ vidu jenon redakti

Eksteraj ligiloj redakti