La ananka grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies retrogradaj orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Ananko, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 72% el ties maso.

Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La anaka grupo estas videbla en centro-maldekstro.
Diagramo montranta la inklinaciojn de la anoj de la ananka grupo en funkcio de la granda duonakso. (la ruĝaj cirkloj montras la diametrojn de la lunoj)
Diagramo montranta la "kernon" de la ananka grupo

Ecoj redakti

Tri objektoj (Praksidiko, Jokasto kaj Harpaliko) de la ananka grupo havas saman grizan koloron, Ananko estas kolore inter la griza kaj la pala ruĝa[1].

Tia grupo povas deveni el la fragmentiĝo de asteroido kaptita de Jupitero. La meĥanismo de tia kapto ne estas bone klarigita: por iĝi satelito, preterpasanta objekto devas perdi sian kinetan energion, kaj la rimedo de tia perdo estas nekonata[2]. Oni hipotezis, ke en la estinto, la jupitera atmosfero etendiĝis multe pli malproksime ol hodiaŭ. Asteroido, pro la froto kun tia atmosfero povas esti bremsita kaj diseriĝi.

Ĉar Ananko, ĉefa ano de la grupo, konservas almenaŭ 72% el la maso de la tuta grupo, oni povas taksi, ke la kaptita asteroido ne tro multe disireĝis.

Orbitaj ecoj redakti

La ananka grupo anigas retrogradajn lunojn kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,002 kaj 0,28.

Tiu grupo entenas "kernon" da ok satelitoj, kies orbitoj havas parametrojn tre proksimaj :Ananko, Praksidiko, Jokasto, Harpaliko, Tiono, Evanteo, Mnemo, kaj (eble) S/2003 J 16.

Ok aliaj satelitoj: Eŭporio, Ortosio, Telksino, Hermipo, Helikeo S/2003 J 3, S/2003 J 15 kaj S/2003 J 18, havas pli disajn orbitajn parametrojn, tamen ili povus esti anoj de la grupo.

Listo redakti

Ĉefaj orbitaj ecoj de la anoj de la ananka grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estas perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de:

la 6-a de marto 2006 koncernante Mnemon;
la 27-a de oktobro 2007 koncernante Anankon;
kaj la 14-a de julio 2004 koncernante la ceterajn.

La nepruvitaj anoj estas en kursivo.

Nomo Granda duonakso[3]
(km)
Grando
(km)
Orbita periodo[3]
(Tago)
Inklinacio[3]
rilate al la ekliptiko
Discentreco[3]
Eŭporio 19 088 450 2 538,78 144,694° 0,0960
S/2003 J 3 19 621 797 2 561,52 146,363° 0,2507
S/2003 J 18 19 812 595 2 569,73 147,401° 0,1570
Ananko 20 439 111 28 596,96 150,187° 0,3121
Telksino 20 453 772 2 597,61 151,293° 0,2685
Evanteo 20 464 872 3 598,09 143,409° 0,2001
Helikeo 20 540 284 4 601,40 154,587° 0,1375
Ortosio 20 567 990 2 602,62 142,367° 0,2433
Jokasto 20 722 584 5,2 609,43 147,249° 0,2874
S/2003 J 16 20 743 797 2 610,36 150,769° 0,3185
Praksidiko 20 823 967 6,8 613,90 144,206° 0,1840
Harpaliko 21 063 832 4,4 624,54 147,224° 0,2441
Mnemo 21 129 805 2 627,48 149,733° 0,3169
Hermipo 21 182 104 4 629,81 151,242° 0,2290
Tiono 21 405 589 4 639,80 147,276° 0,2526
S/2003 J 15 22 721 019 2 699,68 141,813° 0,0932

Kiel por ĉiuj retrogradaj lunoj, IAU rezervas nomojn finiĝantajn per "e" por tiuj lunoj (en angla lingvo).

Notoj kaj referencoj redakti

eksteraj ligiloj redakti