La anar-samea lingvo (anar-samee anarâškielâ) estas dialekto aŭ prefere lingvo el la grupo de la sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nord-samee Anár) en norda Finnlando.

Anar-samea lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Eastern Sami
Parolata en Finnlando
Parolantoj 300
Skribo latina alfabeto, alfabeto de latino
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-Ugra
Finna-samea
Sameaj lingvoj
Anar-samea
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Komunumo Inari, Finnlando.
Reguligita de Sámi Giellagáldu
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 smn
  Glottolog inar1241
Angla nomo Inari Sami
Franca nomo same d'Inari
vdr
La areo de la anar-samea havas la numeron 7 sur la mapo.

La anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el la orient-sameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Aanaar (Inari) en norda Finnlando.

La unuaj tekstoj en la anar-samea lingvo, aboco-libro kaj kateĥismo, aperis dum la jaro 1859. En lernejoj ĝi estas instruata ekde 1979. Nuntempe la estonteco de la anar-samea lingvo estas minacata ĉar infanoj ne plu lernas ĝin hejme. Por savi la lingvon estis organizita fine de 1990-aj jaroj lingvonesto por anar-sameaj infanoj. Tamen la ekzisto de lingvo-nesto estas daŭre minacata pro la manko de financado.

La anar-sameoj estas parte fiŝkaptistoj, parte okupiĝas pri boaco-bredado kaj agrikulturo.

Gramatiko redakti

Kazoj redakti

La anar-samea konas naŭ gramatikajn kazojn: nominativo, genitivo, akuzativo, lokativo, ilativo, komitativo, abesivo, esivo kaj partitivo. La genitivo kaj akusativo ofte havas la saman finaĵon, la partitivo estas ne tro produktiva kaj nur aperas en la singularo.

Personaj pronomoj redakti

La personaj pronomoj aperas en tri gramatikaj nombroj: singularo, dualo kaj pluralo.

Persono anar-samee Esperanto
1. Sg. mun mi
2. Sg. tun vi
3. Sg. sun li/ŝi
1. Du. muoi ni ambaŭ
2. Du. tuoi vi ambaŭ
3. Du. suoi ili ambaŭ
1. Pl. mij ni
2. Pl. tij vi
3. Pl. sij ili