Anatole France

franca verkisto

Anatole FRANCE (naskiĝis la 16-an de aprilo 1844 en Parizo, Francio, mortis la 12-an de oktobro 1924 en Tours, Francio; vera nomo François-Anatole Thibault) estis franca verkisto. En 1921 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Anatole France
Nobel-premiito
Persona informo
Anatole France
Naskonomo Jacques François-Anatole Thibault
Naskiĝo 16-an de aprilo 1844 (1844-04-16)
en Parizo
Morto 12-an de oktobro 1924 (1924-10-12) (80-jaraĝa)
Tombo Neuilly-sur-Seine Old Communal Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Collège Stanislas vd
Subskribo Anatole France
Familio
Edz(in)o Valérie Guérin de Sauville • Emma Laprévotte vd
Amkunulo Léontine Lippmann vd
Infanoj Suzanne Thibault vd
Profesio
Alia nomo Anatole France • Anatolis Fransas vd
Okupo verkisto • poeto • romanisto • bibliotekisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • prozisto • biografo • kritikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1865–1924 vd
Verkado
Verkoj Tais ❦
La dioj estas soifaj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anatole France, portretita de Anders Zorn, 1906

Li naskiĝis en Parizo kaj mortis en sia bieno La Béchellerie ĉe Tours.

Li kreskis kiel filo de klera librovendisto kaj jam frue interesiĝis pri literaturo. En 1866 li konatiĝis kun eldonisto Alphonse Lemerre kaj eklaboris kiel sendependa kunlaboristo redaktante ekzemple plurvoluman antologion de samepoka liriko.

En 1876 li eklaboris kiel bibliotekisto, por havi sufiĉan regulan enspezon por fondi familion, kaj restis sur tiu posteno ĝis 1890, poste povis vivteni la familion kiel libera verkisto.

Lia vivpercepto estas esprimita en ĉiuj liaj skribaĵoj, sed precipe en la kolekto de diraĵoj kaj artikoloj Le Jardin d’Épicure "La ĝardeno de Epikuro" (1895). En 1896 li estis akceptita kiel membro de la Franca Akademio.

France interesiĝis pri siatempaj sociaj demandoj kaj emis al socialismo. Li engaĝiĝis en la afero Dreyfus kaj subtenis la manifeston de Emile Zola favore al Dreyfus, juda armeoficiro, kiu false estis akuzita kaj arestita pro spionado. France verkis pri la afero en sia novelo Monsieur Bergeret (1901). Lia respondo al unu aserto, ke Dreyfus estas kulpa, ĉar tridek milionoj da francoj tiel pensas, "Eĉ se tridek milionoj da homoj diras la samajn sensencaĵojn, ĝi restas sensencaĵo", estis historia diraĵo, kiun multaj uzis.

En 1921 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo pro "rekone al liaj brilaj literaturaj atingoj, karakterizitaj de nobeleco de stilo, profunda homa simpatio, graco kaj vera gaŭla temperamento". Tamen, la 31-an de majo 1922, liaj tutaj verkoj ekaperis en la Indekso Librorum Prohibitorum (Indekso de malpermesitaj libroj) de la Katolika Eklezio. Li rigardis ĉi tion kiel "distingon". Ĉi tiu Indekso estis aboliciita en 1966.

Li estis unu el la fondintoj de la Franca ligo pri la defendo de la homaj rajtoj kaj de la civitano kaj dum la tuto de sia vivo batalis por la apartigo de eklezio kaj ŝtato.

Dum pli ol kvindek jaroj France verkis: romanojn, noveloj, eseojn kaj diraĵojn pri la socio kaj historio. Post lia morto ĉiuj liaj verkoj estis reeldonitaj en 25 volumoj (1925-1935).

France batalis kontraŭ klerikalismo, militismo kaj antisemitismo. En sia libro L’Île des Pingouins "La Insulo de la Pingvenoj", li luktis kun la konceptoj de Dio, privata proprieto, patrujo kaj la kultado de grandaj personecoj. Li estis ateisto, kiu mokis la religian kredon kaj defendis vivon de plezuro, malgraŭ esti socialisto kaj membro en la tria internacio.

Listo de verkoj redakti

  • Le crime de Sylvestre Bonnard (La krimo de Slvestr' Bonar') - romano, 1881
  • Thais - romano, 1891
  • La rotisserie de la Reine Pédauque(Rostejo "ĉe reĝino Pédauque") - rakonto, 1893
  • Histoire contemporaine (Nuntempa historio) - 4 volumoj, 1897-1901
  • Histoire Comique dusenca titolo, signifas fakte teatrula rakonto - kiel en Scarron "Roman Comique" - (romano, 1903)
  • Les dieux ont soif (La dioj soifas) - romano, 1912
  • La révolte des anges (Ribelo de la anĝeloj) - romano, 1914

En Esperanto aperis redakti

  • Pensées de Riquet ; Les juges intègres = Pensoj de Henĉjo ; La neriproĉeblaj juĝistoj = Pensi di Riquet ; La judiciisti yustega. - Paris: Chaix, 1921. - 48 p. Broŝuro en la franca lingvo, en Esperanto kaj Ido
  • Thais de Anatole France. Resumis, adaptis kaj esperantigis el angla trad. de la france verkita romano Edward S. Payson. - West Newton, Mass.: Dow, 1921
  • Domserva ŝtelo novelo tradukita de Thierry Tailhades
  • La sinjorino Chiara novelo tradukita de Thierry Tailhades

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti