Anavilhanas estas la plej granda rivera arkipelago de la tuta mondo kaj havas ĉirkaŭ 400 insulojn. Ĝi estas en Rio Negro (Nigra Rivero), proksima de la Parque Nacional do Jaú (Nacia Parko de Ĵau), kaj ĝi ĉirkaŭprenas la municipojn de Novo Airão, Iranduba kaj Manaus, en la ŝtato de Amazonas en Brazilo. En tiu loko, la riverego larĝas 27 kilometrojn. Ĝi lokiĝas antaŭ 70 km for de Manaus. La arkipelago de Anavilhanas estas Nacia Parko administrata kaj protektata de IBAMA (registara organizo). Ĝi havas 350 018 hektaran aeron kaj ĝi estis sankciita de la dekreto de numero 86.061 de la 2-a de junio 1981. Dum la sesono de la altiĝo de la akvo, la duono de la insulo malaperas.

Insularo Anavilhanas

Densa vegetaĵaro provizas ŝirmejon por multe da birdoj, papilioj, igvanoj, roduloj, serpentoj, ktp... Ene de ĝiaj mirindaj nigraj akvoj, la subakva vivo estas ege diversa ; pluraj specoj de fiŝoj kiel la fama Pirarucu (Arapaima gigas), la Tucunare, la piranha kreskiĝas tie, ankaŭ kajmano, delfeno kaj manato !


Koordinatoj
Latitudo: 02° 03’ 03" S
Longitudo: 60° 22’ 61" O

Kuriozaĵoj redakti

  • Ne eblas precizigi kiom da insuloj la insularo havas. Ĉiu jaro ŝanĝas ĉar dependas de la alto de la akvo. Kiam la akvo altiĝas, nur la supraj foliaroj estas videblaj. Tamen kiam la akvo malaltiĝas, kelkaj centoj da plaĝoj estas videblaj.
  • Nur uzante komputilojn la ŝipestroj povas iri tie, sed la denaskuloj iras nur kanue.

Eksteraj ligiloj redakti